Lastatempe
la Regha Madrida Futbala Klubo de Hispanio, la plej fama futbala
klubo de la mondo en la 20-a jarcento, atingis Kunming de Yunnan-provinco
kaj vizitos Chinion 2 semajnojn.
En la klubo oni kolektis 6 mondfamajn
sportistojn, Zidane, Luis Figo, Raul, Carlos, Ronaldo kaj Bekham.
Ilia trejna loko estas en Kunming kun belaj pejzaghoj kaj salubra
klimato. Ilia vizito ne nur altiris pli ol 400 vehiklojn en
kaj ekster Chinio, sed ankau multajn futbalajn fakulojn kaj
fanatikulojn de diversaj lokoj de Chinio. En la 2-a de augusto
okazos en Pekino komerca matcho inter la Regha Madrida Klubo
kaj la China Draka Teamo, poste ili vizitos aliajn aziajn landojn
por komercaj matchoj.