En
la 19-a de majo inaugurighis la 47-a Monda Tablo-tenisa Championeca
Konkurso en Parizo de Francio, en kiu partoprenis 600 ludistoj
el 110 landoj kaj regionoj.
Cai Zhenhua, cheftrejnisto de la China
Tablotenisa Teamo oponiis, ke pro la nova regulo kaj 11-poenta
sistemo chifoja konkurso estos intensa kaj kaprica. Por la china
vir-teamo chifoja konkurso estas provo pri iliaj ludarto, taktiko,
volo kaj precipe psika eltenemo. Char pli ol 10 alilandaj tablotenisistoj
estas en sama teknika nivelo, eble unu au du poentoj jam decidos
la matchon. Tial estas malfacile antaudiri la rezulton, kaj
estas nestrange, ke elstara ludisto estos venkita de rivalo
en malpli alta tekniko.
S-ro Cai antaudiris la rezulton de
chinaj ludistoj kun rezervo, kaj samtempe estas videble, ke
li estas memfida pri la chinaj ludistoj.