Lau la postulo de la Internacia Olimpika
Komitato kaj la chefa projekto de pekinaj olimpikoj, la retejo
de la Pekina Olimpika Komitato (www.beijing-2008.org)
levighos al mezgrada retejo. En la jaro 2008 ghi farighos altgrada
retejo, pere de kiu oni povos rekte acheti biletojn por olimpiaj
ludoj. Lastatempe la Pekina Olimpika Komitato organizis la kunvenon
por diskuti la konstruan projekton de la retejo. La TTT-ejo
de la retejo restos senshangha. Ghi servos por publikigi informojn
kaj havas funkcion de serch-motoro, krome ankau donos servon
pri informoj de pekina medio kaj trafiko, kaj lauperiode starigos
sistemojn pri registrigho, aligho kaj informo-intershangho pere
de la retejo. Ankau la surreta videa sistemo estos establita
de la retejo.