La
china akrobatiko estas longhistoria kaj firme bazita sur popolaj
moroj. Wuqiao de Hebei-provinco, Liaocheng de Shandong-provinco
kaj Yancheng de Jiangsu-provinco estas ghiaj luliloj. Oni diras,
ke en Wuqiao chiuj povas ludi akrobatajhon, inkl. de infanetoj
kaj centjaruloj. En la lastaj jaroj la china akrobatiko ne nur
venkis multajn teknikajn malfacilojn, sed ankau shanghighis
en la akrobataj kostumoj, rekvizitoj kaj sceneja dekoracio.
Ghis nun chinaj akrobatajhoj gajnis pli ol 100 orajn medalojn
en mondaj konkursoj.
Guinness-rekordoj de akrobatajhoj
Chi-sube mi pritraktos la Soldatan
Akrobatan Trupon de la Kantona Garnizonejo, kies ludoj estas
altnivelaj kaj tre bele aranghitaj.
La
akrobatajho "En la Firmamento — Seghosvingo de Virinoj"
konsistas el 8 sinsekvaj transkapighoj malantauen chiu kun 720
gradoj, transkapigho de 1440 gradoj en la aero kaj 3 sinsekvaj
transkapighoj. La malfacilaj kaj dangheraj movoj montras la
homan ambicion konkeri la kosmon. "Trairi Teran Ringon"
postulas, ke la aktoroj transsaltu la ringon 3-foje, sin fleksinte
trairu la ringon 3-foje kaj sin turnu 360 gradojn por trairi
la ringon 4-foje. Iu aktoro 5-foje transsaltis la ringon 2.46
metrojn altan, per kio li starigis Guinness-rekordon.
Naciaj trajtoj
Auguste
de 1998 en la Nederlanda Regha Operejo che rivero de Amsterdamo
regis forta orient-nacia arta etoso. 12 rughaj lanternoj kun
12 jar-simbolaj bestoj kaj centoj da diversformaj lanternoj
brilis super la scenejo. La malforta lanterna lumo donis misteran
orientan etoson. En tiu atmosfero levighis lanternoj por la
granda china akrobatika vespero "Brilas Rughaj Lanternoj".
Jen levighis la kurteno. Brilis granda
rugha lanterno. En klarionado ekbrilis ankau la 8 rughaj lanternoj
ambauflanke de la scenejo. Surscenighis geaktoroj en vestoj
nigraj kaj rughaj akompanate de orienta muziko, alte tenante
po unu rughan lanternon kaj svingante po unu rughan silkan rubandon.
La china nacia etoso forte allogis la rigardantojn.
La vespero ne nur paradis per tradiciaj
rughaj lanternoj de Chinio, sed ankau elspiris la nacian spiriton
per sia richa repertuaro. Mi ghuis la akrobatajhon "China
Novedzino kun Rugha Kaptuko". Juna novedzino kun rugha
kaptuko sidis sub rugha lanterno. Shi deprenis la tukon kaj
lerte turnadis ghin per la manoj. La orienta knabino charmis
la rigardantojn per sia lerta akrobatiko. La ludo montris la
charman allogon de la china knabino.
La
granda vespero "Animo de Chinio" prezentita de la
China Akrobatika Trupo, Pekino, bone montris akrobatikon, ushu-on,
dancon kaj operon kaj multe ghuigis la spektantojn. Sur la scenejo
vidighis la impona Granda Muro, antikva imperiestra palaco,
popola kvadrata loghejo en pekina stilo, ili chiuj elspiris
tipajn naciajn trajtojn. Jam de sia komenco la vespero forte
interesis la eksterlandajn rigardantojn. Ghi estis prezentita
en Novjorko, Dallas, Houston, Atlantika Urbo kaj aliaj lokoj
de Usono kaj faris sensacion en tiuj lokoj.
Konforme
al la karikatura filmo "Mulan", chinaj akrobatoj prezentis
la akrobatajhan serion "Mulan" kun rakontaj intrigoj
verkitan de la Europa Guinness-ensemblo, kio multe ghuigis la
eksterlandajn rigardantojn. En la unua sceno aro da junaj knabinoj
bele dancis, turnante telerojn kaj ludante diabolon por montri
la felichan vivon antau la milito. En la tria sceno "Solenado
de la Triumfo" estis leon-danco, ludo de ventumiloj kaj
piedludo de seghoj kaj fine imperiestro prezidis la nupton de
heroino Mulan kaj generalo Shang. Sur la scenejo sinsekve prezentighis
ludo de vazego, danco kun rughaj silkaj rubandoj kaj kolektiva
ludo de ushu-o. Jen levighis jen mallevighis la ora kaj arghenta
drakoj... Tiam la ludo atingis sian kulminon. La direktoro de
la prezenta departemento de Guinness-ensemblo diris: "Tio
estas la plej bela ludo, kiun mi rigardis post la fondigho de
nia departemento."