La
ekstremaj sportoj estas amuzaj sportoj, en kiuj oni defias sin
mem, kaj kiuj sin apogas sur altteknologio kaj maksimume disvolvas
latentan kapablon de la ekzercantoj. Dum la ludado oni emfazas
partoprenon kaj bravecon kaj strebas al ghojo kaj sukceso kontrau
anima malhelpo.
Kvankam la ekstremaj sportoj en Chinio
komencighis kompare malfrue, tamen kresko de iliaj ludkampoj
kaj kluboj kaj chie videblaj reklamoj montras, ke ili rapide
disvolvighas en la lando kun 5-mil-jara historio.
Furoro de ekstremaj sportoj
Vershajne
la ekstremaj sportoj ne havas klare difinitan nocion. Ili povas
esti tute diversaj, ekz. grimpo sur rokon, senskafandra subakvigho
kaj bicikla konkurso sur rekta linio je la hora rapideco de
pli ol 300 km. Ili, kiel novaj sportoj, allogas pli kaj pli
multe da partoprenantoj per siaj apartaj defio kaj intereso.
En ferioj multaj arope faras flosadon.
Pli kaj pli multe da homoj shatas glittabuladon, glitkuron kaj
malgrandradan bicikladon. Surstrate de grandaj urboj ofte vidighas
knaboj ludantaj sur glittabulo kaj ech malpli-ol-10-jaraj knaboj
havas malgrandradan biciklon. Mia 10-jara nevo diris al mi,
ke en lia klaso chiu knabo havas malgrandradan biciklon. Sur
lerneja placo kaj aliaj ebenaj lokoj ofte vidighas tiaj knaboj
ludantaj sur la glittabulo. Ili estas lertaj en la ludado.
Krom la supre diritaj ludoj ankau grimpo
sur roko estas multe shatata de la publiko. Tiu ludo devenis
de montogrimpado. En la grimpado per la kvar membroj, kiam oni
elcherpighis kaj glitis malsupren, li povas senti la veran eksciton
kaj kompletan liberighon. Kiam oni per sia tuta forto atingis
la kulminon pro la sukceso, li sentas ekstreman ghojon, kio
farighas movforto por lia sekvanta grimpado. En la reala vivo
ne chiuj povas farighi herooj, sed la grimpado sur roko donas
al urbanoj eblecon farighi "urba heroo".
En
multaj vindindaj lokoj de chinaj urboj funkcias sportoj, kiaj
skiado, flosado, bungy-ludo, parashutado kaj balonado.
Malgrau la alta prezo multaj volas provi tion. En Pekino, Shanhajo,
Chengdu, Wuhan, Shenyang kaj aliaj grandaj urboj la ekstrema
movado jam ekfuroris inter la gejunuloj. La U-forma tabulo antau
magazeno de sportaj objektoj Lisheng, Pekino, donas shancon
al amantoj de glittabulado por montri ilian kapablon. Ilia ludado
ofte altiras al si multajn rigardantojn. La Nankin-strato de
Shanhajo preskau farighis natura amuzejo de la gejunuloj. La
tieaj vendejoj havas diversspecajn objektojn kaj ili funkciigas
ankau portempajn kursojn por trejni la interesitojn. En multaj
altaj lernejoj funkcias tachmento de roko-grimpantoj. Ili ofte
okazigas konkurson inter si.
Efektive, la ekstremaj sportoj ne estas
fremdaj por la chinoj. En 1986 Yao Maoshu iniciatis la unuan
flosadon sur Yangzi-rivero kaj lia kreivo ech hodiau kortushas
multajn chinojn. Poste li mortis en torento de Yangzi-rivero.
Sed post li pli kaj pli da flosantoj sin jhetis en la aventuron.
Unu el la flosantoj diris: "Post kiam ni venkis torentojn
kaj elportis provon de vivo kaj morto, kion ni ne povus venki
en la homa vivo?"
Song Tingwen kaj lia obstaklo-biciklado
Song
Tingwen naskighis en 1980. En 1996 li hazarde vidis alilandan
konkurson de obstaklo-biciklado kaj estis forte interesita.
"Mi estis forte ekscitita de la konkurso. Lau mi chia sporto,
se vi maniighas de ghi, donas al vi impreson de sukceso. Ghi
interesas min pro miaj sukcesoj en chiu defio," diris Song.
Li komencis sin trejni en la obstaklo-biciklado en 1998. Tiam
en Shanhajo estis nur tre malmulte da homoj, kiuj sin okupis
pri tiu sporto, kaj kompreneble mankis koncerna trejnisto. Li
do imitis la movojn en la videofilmo. Li suferis multe. Por
teni la postajn radojn en la aero, li ligis siajn piedojn kun
la pedaloj kaj multfoje peze falis kune kun la biciklo kaj ricevis
multe da kontuzoj.
En sia studenta vivo li shparis monon
en la chiutaga vivo por acheti novan biciklon. Li deziris esti
dumviva profesia biciklisto. Char biciklado forrabis de li multe
da tempo, li devigite forlasis la universitaton, ne trapasinte
la ekzamenon.
Song havas siajn kamaradojn en biciklado.
Ili ofte vizitis ludejon che Sheshan-monto sudokcidente de Shanhajo.
Por bicikli tien kaj reen li bezonas pli ol du horojn, kaj tial
restas mallonga tempo por resti tie. Song diris: "Rapideco
mem estas defio, en kiu mi sentas fortan korbatadon." Li
kaj liaj amikoj ofte kolektighis sur la Popola Placo proksime
de la urbodomo kaj tie paradis per sia elstara biciklado kaj
interesis la preterpasantojn. Song diris: "Sur la placo
estas multe da homoj kaj tio vekis nian elmontrighemon. En ordinaraj
tagoj ni ofte kun hezito prezentas malfacilajn movojn, sed kiam
venis belaj knabinoj ni farighis kuraghaj, kaj neniu movo povis
nin malhelpi."
La popularigho de ekstremaj sportoj
estas nerezistebla en Chinio. En semajnofino, sur placo estas
multe da prezentantoj, kia Song Tingwen. Defiante sin mem, ili
altiras al si multe da interesitoj kaj per sia propra prezentado
popularigas la sporton.