Estis
anoncita la rezulto de elektado de projektoj por instalajhoj
por la Pekinaj Olimpikoj de 2008, kaj usona kompanio Sasaki
gajnis la unuan premion kune kun china projekta kompanio Huahui
en Tianjin per la projekto de la Olimpika Parko de Pekino kaj
gajnis sola la duan premion pro la projekto por la Kultura kaj
Sporta Centro de Wukesong. Al la unua premio de tiu kategorio
mankas gajninto.
Organizanto de elektado de projektoj
ricevis 57 projektojn por la parko kaj 34 projektojn por la
centro. La jughkomitato konsistis el 13 membroj, inter kiuj
estis 6 fremdlandanoj kaj 7 chinoj inkluzive de reprezentantoj
de la organiza komitato de la 29-aj Olimpikoj, famaj projektistoj,
erudiciuloj kaj kompetentuloj pri la funkciado de la organizo
de Olimpikoj. De la 11-a ghis la 14-a de julio la komitato faris
komparadon pri la projektoj por la du kategorioj kaj faris plurfojan
balotadon por decidi premiitojn.
Al la projektoj por la Olimpika Parko
oni postulis jenajn enhavojn: La dispozicio de funkcioj devas
plene kontentigi la bezonon de Olimpiaj Ludoj, akcenti longtempan
kaj organikan kreskon de la urbo kaj esti utila al longtempa
disvolvigho de la urbo, kaj devas enkorpigi ekologian kaj mediprotektan
koncepton; la trafika sistemo kaj la projekto por trafika organizo
devas esti utilaj kaj en kaj post la ludoj, kaj la konstruado
de publika trafika sistemo devas esti emfazita; la tridimensia
stato devas enkorpigi la trajton de Pekino kaj akcenti la specialan
signifon de la centra akso...
La projekto “Akso de Sukceso
de la Homa Civilizacio” kune ellaborita de la la usona
kompanio Sasaki, la gajninto de la unua premio de projekto por
la pekina Olimpika Parko, kaj la Inghenieria-Projekta Kompanio
(Limigita) Huahui de Tianjin estis difinita kiel la efektivigota
plano por la pekina Olimpika Parko — la konstrua bazo
de sportejoj de plej granda skalo. La projekto por la Olimpika
Parko estos profundigita surbaze de tiu projekto, kaj ankau
arkitektoj de Sasaki-kompanio estos invititaj al tiu laboro.
Sasaki estas fama usona arkitektura kompanio kompetenta en projektado
de pejzaghoj fondita de Sasaki, japandevena usona arkitekto.
S-ro Sasaki iam estis dekano de la Ghardenistika Fakultato de
Harvard-universitato.
Lau
la projekto ellaborita de la usona kompanio Sasaki kaj la kompanio
Huahui de Tianjin, che la ekstremo de la etendita norda parto
de la akso oni konstruos 2.3-kilometran “Miljaran Promenejon”
kun monto kaj akvo kiel la fino. Ambauflanke de la promenejo
estos sportraj instalajhoj. En la “Miljara Promenejo”
estos montrata la civilizacio de la china nacio inkluzive de
memorigaj figuroj kaj konstruajhoj por diversaj dinastioj. La
norda lago sin ligas kun la Olimpika Kanalo oriente de la akso
kaj kune formos grandegan akvan drakon kaj rigardas simetrie
al la lagoj Shicha kaj Zhongnan okcidente de la akso en la centro
de la antikva urboparto de Pekino.
Krome oni projektos oblikvan akson
interligante la Olimpikajn sportejojn kaj shtatajn stadionojn
kaj krucos ghin kun la centra akso kaj kondukos ghin al Yanshan-montaro.
La projekto estos aprobita pro tio, ke ghi kontentigos la bezonon
de la Olimpikaj Ludoj, utilos al poparta konstruado kaj konformos
al la bezono de disvolvigho de la urbo por malproksima estonteco.
Portempe projekto por la alia bazo por grandskalaj Olimpikaj
sportejoj — La Kultura kaj Sporta Centro de Wukesong —
ankorau ne estis decidita.
La 14-29-an de julio oni eksponis en
la Pekina Internacia Ekspona Centro 87 projektojn de arkitektoj
de 15 landoj kaj regionoj kaj 50 mil homoj vizitis la ekspozicion,
meznombre chiutage 4000 homoj. Konsiderante pri kreskanta nombro
de vizitantoj, la eksponanto longigis la montradon je 3 tagoj.
Dekono de la vizitantoj balotis por
elekti la shatatan projekton. La projekto de Sasaki-kompanio
kaj Huahui-kompanio de Tianjin gajnis 1309 balotilojn. La projekto
por la Kultura kaj Sporta Centro de Wukesoang prezentita de
la Pekina Urbaniza kaj Arkitektura Instituto kaj la kanada projekta
kompanio ABCP gajnis 971 balotilojn.
La intereso kaj entuziasmo de la publiko
por la projektoj de Olimpikaj sportejoj superis la atendon de
la organizantoj. Multaj vizitantoj donis konsilojn kaj 1200
vizitantoj skribis siajn opiniojn sur memorlibro de la ekspozicio.