En
plansetlejoj de Chinio aperis multaj kolorrichaj aparatoj instalitaj
por ke popolanoj ekzercu sian korpon. Sub la registara iniciato
“La tuta popolo ekzercu la korpon” pli kaj pli multaj
chinoj venis al sportejoj por ekzerci sian korpon. De post 1998
la Pekina Sporta Buroo jam konstruis 1294 gimnastejojn kun areo
de 1020 mil kvadrataj metroj. Sole en 2001, 6 sportejoj, chiu
kun areo de pli ol 10 mil kvadrataj metroj, kaj 1100 sportaj
instalajhoj estis finkonstruitaj.
Pli kaj pli multaj homoj ekzercas sian korpon
Chinoj kutime opiniis, ke homo sen
malsano jam estas sana, sed nun la ideo shanghighas. Oni zorgas
la sanon ne nur post malsanigho, sed elspezas monon ankau por
ekzerci la korpon en libera tempo. En mia plansetlejo mi rimarkis,
ke chiumatene kaj chiuvespere chiuj sportejoj estas okupataj
de homoj ekzercantaj la korpon, trovighas ankau multaj promenantoj
kaj montogrimpantoj. Tiuj, kiuj volas akcepti sisteman trejnadon,
elektas pagigajn profesiajn sportejojn kaj ekzercejojn.
En
ferioj junuloj kun rakedoj grupe iras al sportejo, la gepatroj
kun siaj geknaboj alighas al profesia trejna kurso. Diversaj
gimnastikaj kursoj altiras al si multajn homojn.
La Dongdan-a Sporta Centro de Pekino,
situanta en la urbocentro, estas multe vizitata. Estas necese
antaupagi por volanludo ech antau unu semajno, char la 8 volanludejoj
de la centro estas tre malfacile mendeblaj. Ankau la naghejo
estas plenaj de homoj.
Laustatistike, de 2002 pli kaj pli
multaj homoj sin turnas al korpo-ekzercado. En iu volana centro
la direktoro diris, ke la centro chiujare okazigas 3-4 volanajn
konkursojn, kaj antaue en tia konkurso partoprenis nur 300 ludantoj,
sed chi-jare la nombro de la partoprenantoj jam duoblighis.
El la konkursantoj la plej agha estis pli-ol-60-jara kaj la
plej juna – nur iom pli-ol-10-jara. Laboranto de la Chefurba
Sporthalo diris, ke en la pasintaj jaroj nur altsalajruloj ofte
venis por ekzerci la korpon, sed chi-jare ankau aliaj popolanoj
eniras la sporthalon. Naghejoj ech plenas de homoj ankau post
somero. Tian situacion ech la administrantoj ne atendas. “Sano
estas investado, kaj ju pli multe vi investas, des pli multe
vi rikoltas. Korpo-ekzercado dum juneco multe helpas la estontan
vivon,” diris iu junulino tie sportanta.
En iu sporthalo junulo diris al intervjuisto,
ke modernaj junuloj shatas tian korpo-ekzercadon, char oni lace
laboras tage, kaj vespere kelkaj amikoj kunestas en sportejo,
ekzercas la korpon kaj babilas pri vivo kaj laboro, kaj en leghera
etoso ili ne nur fortikigas la korpon, sed ankau rikoltas amikecon.
Piedpilko estas bonvena sporto. En
la piedpilkejo de Yuetan-sporthalo de Pekino kuras piedpilka
teamo formita el amatoroj. En ferioj oni devas mendi la ludejon
ech antau 10 tagoj.
Sinjoro Luo atentigis siajn amikojn,
ke ofta sidado kauzas dikighon kaj deprimighon. Ludi piedpilkon
en ferioj ne nur ekzercas la korpon, sed ankau legherigas la
animstaton.” Chiufoje li ludas piedpilkon por unu horo
kaj naghas por unu horo. Post la korpo-ekzercado li sin sentas
tre ghoje kaj bone, kaj en la sekvanta semajno li estas en bona
stato kaj la laborefiko altighas. Kelkiam li ludas ankau korbopilkon
kaj tablotenison. Elspezo por sporto jam farighis nova modo
de urba konsumo en Chinio.
Vigla merkato de porsportaj objektoj
La sporthalo estas okupata, ankau merkato
de porsportaj objektoj estas vigla. Tiaj vendejoj multigas siajn
varojn en speco kaj kvanto kaj vastigas sian areon, ke la vendovaloro
multe altighas.
Porsportaj
objektoj vidighas ne nur en chiovendejoj, sed ankau en bone
dekoraciitaj vendejoj che stratetoj, la kialo estas ke fortighis
la koncepto pri elspezo por sano kaj la porsportaj objektoj
estas pli kaj pli bonvenaj.
Kun kreskado de bezono de porsportaj
objektoj, pli kaj pli multaj familioj achetas gimnastilon. Sinjorino
Shi, laboranta en korporacio, achetis por sia edzo bicikligan
aparaton kaj ankau kurigan aparaton por si mem. Direktoro de
iu gimnastila vendejo diris, ke antaue ghenerale institucioj
achetis tiajn gimnastilojn, sed nun pli kaj pli multaj urbanoj
ilin achetas, char la gimnastiloj, kia kuriga aparato, estas
spacoshparaj kaj nemultekostaj.
Sinjorino Wang, plan-projektistino,
ghenerale laboras hejme. Shi timas, ke longa laborado hejme
kauzos al shi malviglighon, do shi achetis gimnastilojn kaj
ekzercas la korpon chiumatene en la chambro. Dum laboro shi
sin malstrechas sur la kuriga aparato au per halterlevo.