Chinio
estas la plej granda antikva lando en la Oriento. La filmo "Kauranta
tigro kaj kashighinta drako", reghisorita de Li An, ricevis
Oskaron. Tiu filmo estas eminenta verko kombinanta la chinan
kulturon kun la okcidenta. Dank' al ghi la tuta mondo havas
shancon ghui la chinan gongfu-on en kinejo. Oni povas
diri, ke Oskaro, per kiu oni premiis la filmon, estas honoro
por china gongfu-o.
Nun oni ghuas la gongfu-ajn filmojn
ne nur en teatroj kaj kinejoj, sed pli kaj pli multe da homoj
deziras ankau posedi la luktarton gongfu-o kaj pli bone koni
ghin.
Luktarto gongfu-o
La
china luktarto gongfu-o ne nur estas saniga, sed ankau
enhavas filozofiajn pensojn. Eminentaj gongfu-istoj devas
lerni ne nur luktarton, sed ankau ghian spiriton. En la antikveco
chinaj altranguloj devis posedi ne nur civilajn, sed ankau militajn
artojn. En la antikva Chinio oni per ekzameno elektis ne nur
civilajn altrangulojn, sed ankau generalojn. Noblaj gongfu-istoj
chiam estis respektataj.
En Chinio la plej famaj klasikaj romanoj
estas "Pilgrimado al la Okcidento", "Che Akvorando",
"Tri Regnoj" kaj "Rughdoma Songho". El ili
la unuaj tri temas pri luktarto. Simi-regho Sun Wukong, 108
bravuloj, dioj kaj feoj de diversaj lokoj chiuj estas eminentaj
kaj morale kaj luktarte. Antikvaj chinaj herooj certe estis
kaj noblaj kaj bravaj. Chinoj ofte nomas Robin Hood bravulo,
tio montras, ke en la tuta mondo estas sama kriterio por bravaj
herooj.
Gongfu-o estas grava konsistiga parto
de la china tradicia kulturo. Dank' al cirkulado en la pasintaj
5 mil jaroj ghi estas tre populara tra la tuta Chinio. Pro ghi
kreighis klasikaj luktartaj romanoj. Sur teatra scenejo kaj
ekrano chie vidighas figuroj de gongfu-istoj.
Gongfu-o bone montras la vidpunkton
de la china nacio pri justeco kaj paco. Konfuceo, granda pensulo
de Chinio antau 2500 jaroj, naskighis en gongfu-ista familio.
En Tang-dinastio (618-907), la granda romantika poeto Li Bai
estis fama glavisto. En chiuj dinastioj oni preferis studi kaj
luktarton kaj literaturon. "Militarto de Sunzi", kies
autoro vivis preskau en la sama periodo kun Konfuceo, estis
gravega verko, kie koncentrighas gongfu-a koncepto. Pro sia
charmeco gongfu-o estas pli kaj pli shatata de la mondo kaj
precipe de la junaj homoj kaj ghi farighis ponto por koni Chinion.
Gongfu-o popularighas kiel kulturo
Jam
en la pasinta jarcento gongfu-o estis fama tra la tuta
mondo. En 1990 fondighis la Internacia gongfu-a Federacio,
kiu jam havas 86 membro-asociojn kaj multe da spertaj oficistoj
kaj kompleton da konkursaj reguloj. Ekde 1991 la Internacia
gongfu-a Federacio okazigis mondchampionecan gongfu-an
konkurson en Chinio, Malajzio, Usono, Italio, Hongkong de Chinio
kaj Armenio. De 1990 gongfu-o estas oficiala sportobrancho
en la Azia Sportkunveno. En 1994 la Internacia gongfu-a
Federacio farighis membro de la Internacia Sporta Federacio
kaj en 2002 estis agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato.
Char gongfu-o estas efika por sanigo,
tial ghi bone disvolvighis en la pasintaj jarmiloj. Ghi estas
ne nur bela kaj eleganta, sed ankau efika por atako kaj defendo.
Por ke la gongfu-ludo estu ghuiga,
la ludmovoj devas esti malfacile plenumeblaj, belaj kaj novaj,
changchuan karakterizighas per movoj senghenaj, spritaj, rapidaj
kaj ritmoklaraj; tajghichuan per la mildaj, malrapidaj, glataj
kaj senghenaj; nanchuan per la movoj bravaj, stabilaj kaj variaj
kaj konstanta kriado en batalo; glavado per rapideco, akreco,
forteco kaj braveco; spadado per sengheneco, klareco, mildeco
kaj energio; bastonado per braveco, grandiozeco kaj lancado
per turneco kaj shanghighemo.
Por
diri simple, rigardante gongfu-ludon oni ghuas ghian
belon. Samkiel en korbopilkado, per simpla enjheto de pilko
en korbon oni gajnas 2 poentojn, ankau per fluga enjheto Jordan
gajnas 2 poentojn. Sed lau prezentado tiu de Jordan estas senkompare
bela.
La estetika tendenco multe disvolvis
la orientan tradicion. Tiu bela arto, efika por batalo, hodiau
jam havas sian fiksan kaj modelan serion. En la spaco duone
granda kiel korbopilka ludkampo gongfu-istoj prezentas la antikvan
luktarton, montrante la homan spritecon kaj rememorigante la
homan antikvecon.
La antikva Chinio neniam tiel intimighis
al la mondo kiel hodiau. Ghi ne nur kreis ekonomiajn miraklojn
en dekkelkaj sinsekvaj jaroj kaj unuigis sesonon de la homaro
sub la sankta kvinringa standardo, sed ankau per sia longa historio
kaj charma kulturo richigas la enhavon de la Olimpikoj. Se gongfu-o,
bela floro de la monda kulturo, disfloros en la Olimpikoj de
2008, ghi certe longe brilos sur nia vivoplena terglobo.