La
28-an de marto, 2002, oficiale publikighis la "Projekto
por la Pekinaj Olimpikoj en 2008".
Antau tio en la dauro de 2 monatoj
la pekina registaro kaj la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj
kolektis opiniojn kaj proponojn de diversaj flankoj pere de
telefono, telefakso kaj retposhto, kaj faris la projekton kompare
perfekta.
Adjudiko en la monda skalo
Antau
nelonge La Olimpika Ghardeno kaj Kultur-sporta Centro en Wukesong
komencis peti projektojn el la tuta mondo per la adjudiko en
internacia maniero. La adjudiko enhavas konstruan projekton,
ghian plenumadon, kontrolon, konsilighon kaj acheton de materialoj.
Por fari la Olimpikojn "Verdaj, Scienc-teknologiaj kaj
Humanismaj" kaj fari la stadionojn kaj sporthalojn por
la Olimpikoj en 2008 ne nur kontentigantaj la bezonon de la
konkursoj, sed ankau utila al la urba disvolvigho en la estonteco,
la urbo Pekino invitas la projektistojn spertajn kaj kreivajn,
kiuj volonte dedichas sian forton al la Olimpika afero kaj al
la projektado de tiuj du konstruajhoj cele postlasi richajn
heredajhojn Olimpikajn al Pekino, Chinio kaj la tuta mondo.
La proponitaj projektoj estos prijughitaj de fakuloj julie chijare.
La jughkomitato konsistos el koncernaj personoj de la Internacia
Olimpika Komitato, Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj,
pekinaj fakuloj kaj aliaj chinaj kaj alilandaj projektistoj.
Tri periodoj
Oni
dividas la preparadon de Olimpikoj en tri periodojn.
La prepara periodo dauros de decembro
de 2001 ghis junio de 2003. En tiu periodo oni fondos gvidan
organon de la Olimpikoj, komplete plenumos la preparon de konstruo
de la Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj, mediprotektaj kaj
fundamentaj urbaj konstruoj kaj turismaj instalajhoj kaj komencos
la merkatan preparon.
De julio de 2003 ghis junio de 2006
estos la periodo de kompleta konstruado. En tiu periodo oni
plenumos chiujn taskojn difinitajn de la Deka Jarkvino (2001-2005),
pri la Pekinaj Olimpikoj, komencos kaj plenumos la konstruadon
de la Olimpikaj stadionoj, sporthaloj kaj iliaj ekipajhoj. Kaj
chiuj preparoj estos plenumitaj.
De julio de 2006 ghis inauguro de la
Olimpikoj en 2008 oni perfektigos la funkcion de tiuj konstruoj
kaj ekipajhoj, por ke chiuj stadionoj, sporthaloj kaj iliaj
ekipajhoj estu konformaj al la bezono de la Olimpikoj. En tiu
periodo oni bonordigos, ekzamenos kaj provos la konstruojn kaj
ekipajhojn, por ke ili estu bone funkciantaj. La organizado,
sekureca laboro kaj aliaj servaj laboroj estos en bonordo.
Honestaj Olimpikoj
La 29-aj Olimpikoj bezonos 37 sporthalojn
kaj stadionojn, el kiuj 32 trovighos en Pekino. Oni rekonstruos
59 trejnajn stadionojn kaj sporthalojn. Por tio oni bezonos
1.44 miliardojn da usonaj dolaroj kaj krom tio ankau 1.94 miliardojn
da usonaj dolaroj por konstruo de la Olimpika Vilagho kaj Inform-centro.
Oni diris, ke la Organiza Komisiono kolektos tiun monsumon pere
de politika gvido fare de la pekina registaro kaj merkata reguligo.
Prezidanto de la Organiza Komitato
de la 29-aj Olimpikoj kaj urbestro de Pekino Liu Qi diris, ke
tuta monsumo por la 29-aj Olimpikoj estos uzata sub rigora kontrolo.
Por tio Pekino jam establis kontrolan
komitaton de la 29-aj Olimpikoj, kiu plenumos la rajton de kontrolado
kaj faros kontrolon super uzado de la monsumo. Krom tio la Organiza
Komitato mem havas administrantaron por kontroli kontojn, konstruojn
kaj lauleghe kontroli uzadon de la monsumo kaj garantii adjudikon
kaj akcepton de adjudiko de chiuj konstruoj lau la legho de
la shtato.
La plej grava rimedo de la Organiza
Komitato de la 29-aj Olimpikoj estas publikigi al la tuta socio
chiujn Olimpikajn konstruojn, inkl. de la chefaj enhavoj, investanto
kaj irado de la projektoj de chiuj konstruoj, praktiki la dumvivan
respondecon de leghpersonoj kaj plenumi la denuncan sistemon,
por ke chiuj projektoj estu sub rigora kontrolo de la popolo
kaj socio.
S-ro Liu Qi diris, ke chiuj chi estos
farataj por garantii ke la 29-aj Olimpikoj estu honestaj.
Verdaj Olimpikoj
Pekino dedichas grandan atenton al
mediprotektado kaj rigardas ghin kiel la plej gravan kondichon
por la Olimpikoj kaj elleboris rigorajn normojn kaj garantian
sistemon de la ekologia medio, vaste aplikas teknikon kaj rimedon
de la media protektado, grandskale faras median reguligon kaj
arbarizadon kaj disvolvon de la mediprotekta industrio kaj proponas
verdan konsumon por ekologia urbo.
Lau la projekto de la Olimpika agado
chiuj konstruejoj devas rigore limigi la polvoran poluon por
la mediprotekta bezono. Lau la plano, en 2005 en Pekino ne vidighos
nuda tero kaj chiuj stratoj estos mashine purigotaj kaj akvumotaj.
La plano montros ankau, ke pekinanoj
verdigos 255 gravajn stratojn kaj en multaj lokoj realigos tridimensian
verdigon kaj larghigos la akvan surfacon en la urbo, konstruos
50 grandarean verdejon kun arboj kiel la chefaj, kun po pli
ol 10 mil kvadrataj metroj, plibonigos la verdigan sistemon
de la satelitaj urbetoj kaj 33 centraj urbetoj. En 2007 45%
de la tero de la urbo estos verdigitaj.