Skize pri la Vintraj Olimpikoj de la Sallaga Urbo de
Usono
Dato: de la 8-a ghis la 24-a de februao de 2002
Loko: Sallaga Urbo kaj ghiaj najbaraj urboj Ogden, Peaks, Shebo
kaj Provo
Invitanto: La Organiza Komitato de la Sallaga Urbo por la 19-aj
Vintraj Olimpikoj
Emblemo kaj simboloj: La emblemo estis projektita la 29-an
de augusto de 1997. La simboloj estis tri plushaj bestetoj leporo
Negho, lupido Kupro kaj nigra urso Karbo. La tri bestetoj en
indiana mito estas tre shatataj de la publiko, kaj ili simbolas
richighon dank' al negho, kupro kaj karbo de la usona shtato
Utaho.
Chinaj sportistoj atingis la Sallagan Urbon
La
lasta grupo da chinaj sportistoj gvidata de Li Furong, vicestro
de la Ghenerala Sporta Buroo de Chinio, atingis la Sallagan
Urbon nokte de la 6-a de februaro de 2002. Ambasado kaj chinaj
elmigrintoj en la urbo varme bonvenigis ilin.
Li Furong diris: "Chiuj chinoj
kaj chinaj elmigrintoj inkluzive de tiuj en Usono tre zorgas
nian sportistan delegacion kaj multe esperas. Ni preparis nin
4 jarojn kaj la sportistoj faris grandan penadon kaj multe progresis
en tiuj disciplinoj. Ni daure penados por atingi altan nivelon
kaj bonajn sukcesojn."
Tio estis la 7-a partopreno de chinaj
sportistoj en Vintraj Olimpiaj Ludoj. Chi-foje alvenis 72 sportistoj.
Ili partoprenis en konkursoj de 36 disciplinoj de 7 branchoj.
La unua ora medalo gajnita de china sportisto
De
1980 ghis antau la chi-foja konkurso, chinaj sportistoj gajnis
10 arghentajn kaj 4 kuprajn medalojn en Vintraj Olimpiaj Ludoj.
Por ora medalo de vintra konkurso la chinaj sportistoj havis
multe da doloraj memoroj. Li Jiajun estis superita de Kim Tong-song
je duona futo, Yang Yang (A) malvenkis pro hazarda neglekto,
Wang Chunlu estis trafita de artifiko de la rivalo¡
tiuj okazajhoj skribis tragedian historion de la chinaj sportistoj
sur negho kaj glacio. Sed kiel malfacile estas superi je coloj
en la fulmrapida glitado kaj shanghighema konkurso!
En la chi-foja vintra konkurso la kurtdistanca
rapida sketado, duopa arta sketado kaj liberstila virina aera
arto estis sufiche fortaj por efektivigi la esperon akiri oran
medalon. La tuta lando fokusigis sian atenton sur ilin.
Knabino skribinta la historion per sketshuojn
50
minutojn post la 11-a horo de la 17-a de februaro, 26-jara fraulino
YangYang (A) gajnis oran medalon en la konkurso de la 500-metra
rapida sketado per 44.187 sekundoj. Tio estis la unua ora medalo
por Chinio tiuflanke.
La rugha kvinstela flago hisighis en
la impona nacia himno de Chinio. Starante sur la podio por premiata
gajninto, Yang Yang (A) facile elspiris, ke finfine defalis
la giganta shtono premanta 22 jarojn sur la brusto de la chinaj
sportistoj de kelkaj generacioj. En tiu momento realighis ilia
revo.
En 1983 8-jara Yang Yang (A) venis
al subchiela sketejo che la norda landlimo de Chinio. Shi estis
interesata de la blanka sketejo. Shi postlasis multe da piedsignoj
en la Sporta Lernejo de Geknaboj kaj la Sportista Tachmento
de Harbin (chefurbo de Heilongjiang-provinco de nordoriento
de Chinio). En 1995 shi farighis membro de la Shtata Kurtdistanca
Rapidsketa Teamo. En 1997 shi akiris por si la unuan mondan
championecon kaj de tiam shi akiris 108 medalojn. Shi gajnis
la virinan individuan chiurondan titolon de la mondo en 5 sinsekvaj
jaroj.
Tiu chichina unua gajninto de ora medalo
en vintraj olimpiaj ludoj chiutage venis tre frue al la trejnejo
kaj la 111.12-metra arghenta sketejo estis "lulilo"
por efektivigo de shia revo. Shi ne nur plenumis la difinitan
trejnadon en bona kvalito, sed ankau plifortigis trejnandon
por si. Post trejnado shi lacighis, kvazau shia ostaro disfalus,
kaj ofte kushis sur la trejnejo kaj ne volis restarighi. En
periodo de plej laciga trejnado shi malpezighis je dekkelke
da ghin-oj (2 ghin-oj egalas 1 kilogramon). Kiom oni
penas, tiom oni rikoltas. Post kelke da jaroj shi farighis la
absoluta chefrolulo de la shtata sketa teamo.
Por shia patrino, Yang Yang (A) estas
firma knabino. La patrino diris, ke shi neniam vidis shin ploranta.
Sed post la konkurso en la 17-a, la fera knabino ploris, sed
shi ploris pro ekscitigho, felicho kaj ghojo.
La China Olimpika Komitato invitas la Vintrajn
Olipikojn de 2010 en Harbin
La China Olimpika Komitato lastatempe
oficiale prezentis sian peton inviti la Vintrajn Olimpiajn Ludojn
de 2010 en la china urbo Harbin. Jam antau la 4-a de februaro
la komitato kaj la magistrato de Harbin prezentis la peton al
la Internacia Olimpika Komitato.
Post la sukcesa gastigado de la Triaj
Aziaj Olimpiaj Ludoj en 1996, Harbin sin okupis per preparado
por inviti la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. En 2000 oni faris rezonadon
pri la ebleco de la invito. La China Olimpia Komitato aprobis,
ke Harbin estu la sola urbo de Chinio invitanta la 21-ajn Vintrajn
Olimpiajn Ludojn de 2010, kaj rekomendis la urbon Harbin al
la Internacia Olimpika Komitato.
Oni raportis, ke eble Jaca de Hispanio,
Berno de Svisio, Kangwon-Do de Koreio, Salzburgo de Austrio,
Sarajevo de Bosnio-Hercegovino kaj Vankuvero de Kanado sin anoncis
por inviti la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. La 4-a de februaro
estis la limdato por sinanonco por la invito.
En la 10-a de februaro la delegacio
de Heilongjiang-provinco (kun Harbin kiel la chefurbo) flugis
al la Sallaga Urbo por partopreni en la interkonsiligha kunveno
okazigita de la Internacia Olimpika Komitato por la invitantaj
urboj.