Al la 19-aj Vintraj Olimpiaj Ludoj en la Sallaga Urbo
de Usono en februaro de 2002 Chinio sendis delegacion el 133 personoj. La delegacio
estis sharghita per nova tasko, nome gajni almenau unu oran medalon. La sportistoj
ne vanigis la esperon de la popolo kaj gajnis 2 orajn, 2 arghentajn kaj 4 kuprajn
medalojn.
Sed oni devas konfesi, ke la sukceso estis
negranda. La chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj havis 78 disciplinojn, kaj la chinaj
sportistoj sukcesis nur en kurtdistanca rapidsketado kaj arta sketado. Pli serioze
estis, ke kiam ili gajnis orajn medalojn, regresighis iuj branchoj esperdonaj.
Estas antauvideble, ke en la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2006 la china delegacio
ankorau estos peze taskita per gajno de pli da oraj medaloj, sed la efektivigo
estos tre malfacila.
Nesufichaj estas novaj sportistoj
Lau
la analizo pri la realo oni atentigas, ke la plej serioza problemo estas manko
de generacio da trejnistoj kaj sportistoj. Ekzemple por la kurtdistanca rapidsketado
Chinio havas nur 20 sportistojn, kaj la sportistinoj chiuj aghas pli ol 25 jarojn.
Li Jiajun, kiu plurfoje akiris laudindajn sukcesojn en internaciaj konkursoj de
viraj disciplinoj, jam devas forlasi konkurson pro la agho, dum junaj sportistoj
ankorau ne atingis la mondan nivelon. La diferenco inter la unuavicaj kaj duavicaj
sportistinoj estas granda kaj el la duavicaj ne elstaras bonaj sportistinoj.
Krome
mankas trejnistoj. Yao Bin, trejnisto de Shen Xue kaj Zhao Hongbo, kiuj gajnis
la kupran medalon en la duopa arta sketado, diris, ke tiu problemo aparte evidente
montrighis en la arta sketado. Japanoj tiel taksis tiun disciplinon de Chinio,
ke ghia salto estas unuaklasa, sed enscenarigo - duaklasa, kaj prezentado - triaklasa.
Tiu takso trafe montris la problemon en la arta sketado de chinaj sportistoj.
En aliaj landoj, oni havas trejnistojn speciale por enscenarigo kaj prezentado
de sportistoj. Sed en Chinio unu au du trejnistoj devas zorgi teknikon, korpofortikigon,
enscenarigon kaj prezentadon. Do kiel oni povas atingi la internacian nivelon?
Tial por la chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj Yao Bin speciale dungis usonanon
por enscenarigo. Sed tio ne povos dauri longe, kaj estas necese kulturi proprajn
elstarajn trejnistojn.
Manko de mono malhelpas disvolvighon
Manko
de generacio da trejnistoj kaj sportistoj por vintraj disciplinoj ne estas hazarda.
Vidu virinan glacihokeon. En Chinio virina glacihokeo disvolvighas chefe en nordaj
provincoj Heilongjiang kaj Jilin. Sed tiuj du provincoj estas postighintaj en
ekonomia disvolvigho. Glacihokeo postulas grandan sumon da mono kaj unu teamo
bezonas chiujare milionon da juanoj. Tiu disciplino ne havas filiigitan entreprenon,
kaj sen komerca manovrado la loka registaro ne povas garantii la monsumon por
la sportobrancho.
Krome malfacileco de vintra trejnado
kaj konkursaj kondichoj malhelpas progreson de la chinaj vintraj sportobranchoj.
Sole la Sallaga Urbo de Usono havas pli ol 80 sketejojn, dum en Chinio la kurtdistanca
sketa teamo kaj la arta sketa teamo disponas la saman sportejon, kaj la du teamoj
ofte konfliktis pro uzo de la loko. Multaj junaj sportistoj ne povas akiri sufichan
monon por partopreni en internacia konkurso, kio malhelpas altighon de konkursa
nivelo.
Regreso de avantaghaj disciplinoj
Avantagho
de iuj sportobranchoj estas malfacile tenebla kaj altigho de la tekniko dauras
momente, tio estas grava problemo frontata de la chinaj vintraj sportobranchoj.
Antau 10 jaroj rapidsketado estis avantagha disciplino de Chinio, kaj Ye Qiaobo
gajnis arghentan medalon. Sed post tio rapide malprogresis la disciplino. Krom
sportistoj de arta sketado kaj kurtdistanca rapidsketado, preskau neniu sportisto
de aliaj branchoj, kiel skiado, virina glacihokeo kaj biatlono, atingis sukceson
en la Vintraj Olimpiaj Ludoj en Nagano de Japanio. En la venontaj Vintraj Olimpiaj
Ludoj la antaue avantagha kurtdistanca rapidsketado ne estos esperdona.
Vintraj
sportoj en la sudo de Chinio ne vigligitaj
Preskau
chiuj sportistoj de vintraj sportobranchoj estas nordorientanoj, kaj ili estas
multe esperataj por gajni medalojn en la internaciaj konkursoj. Chinio havas grandan
loghataron kaj oni devas plene utiligi la homajn richfontojn.
Antaulonge
oni jam proponis disvolvi vintrajn sportobranchojn en la sudo de Chinio. Sed tio
ne simple identas konstruo de sketejoj en la sudo. Tio postulas, ke chiuj flankoj
subtenu vintrajn sportobranchojn, trovi infanojn esperdonajn pro tiuj branchoj
kaj pli vaste diskonigi la sportobranchojn. Altiri pli multajn infanojn en la
sudo, kiuj neniam spertis neghadon kaj glacian vintron, al vintraj sportobranchoj,
tio estas shlosilo por solvi la problemon disvolvi vintrajn sportobranchojn en
la sudo de Chinio.
Reformado nepre farenda
Post
la fino de la chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj gvidantoj de la Ghenerala Sporta
Buroo de Chinio promesis doni pli da zorgo al la vintraj sportobranchoj. Chi-jare
la Trejna Centro de Vintra Sporto de Chinio faros serion da reformoj rilate kulturon
de merkato, kompletigon de la sistemo de lig-matchoj, disvastigon de tutpopola
korpo-ekzercado kaj starigon de scienc-esplora sistemo subtenanta trejnadon. Krome
oni devas oftigi viziton al avangardaj landoj por ke ne pli kaj pli longighu la
distanco inter Chinio kaj la mondo en la vintraj sportobranchoj.