1.
Pekino farighis la gastigonta urbo de la Olimpikoj de 2008. La 13-an de julio
en la 112-a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato en Moskvo Pekino ricevis
la rajton gastigi la Olimpikojn de 2008. En la 13-a de decembro estis starigita
en Pekino la organiza komitato
por
la Olimpikoj.
2. Pekino sukcese gastigis la Mondan
Universitatan Sportkunvenon de la 22-a de augusto ghis la 1-a de septembro. 6800
sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj el 169 landoj kaj regionoj partoprenis la
kunvenon, kio estis
rekorda
en la historio.
3. La china piedpilka teamo gajnis
la kvalifikon partopreni la Mondpokalan Piedpilkan Konkurson por finalo en 2002,
sub la gvido de elstara jugoslava trejnisto Milutinovic. Tio realigis la 44-jaran
deziron de chinoj.
4.
Dum la 11-25-a de novembro la Naua Tutlanda Sportkunveno de Chinio (TSC) okazis
en Kantono. La kantona teamo gajnis la unuan lokon lau la kvanto de oraj medaloj
kaj tiun lau la totala nombro de medaloj.
5.
Oni komencis agadon kontrau gangreno en la china sportado. Dum la periodo de la
9-a Tutlanda Sportkunveno de Chinio la China Ghenerala Sporta Buroo kaj la organiza
komitato de TSC malkashis 8 sportistojn rilate al stimulilo kaj punis pli ol 10
jughantojn pro ilia maljusta jugho en la konkursoj de bokso, taekuondo, jakto
kaj futbalo. Dum la piedpilkaj konkursoj de la kategorio B la disciplina komitato
de la China Piedpilka Asocio punis 6 piedpilkajn klubojn pro ilia
subacheto
de jughantoj.
6. En majo la china tablotenisa teamo
gajnis 7 championecojn en la 46-a Monda Tablotenisa Championeca Konkurso en Osako
de Japanio.
7.
11 departementoj, inkl. la Chinan Gheneralan Sportan Buroon kaj la Ministerion
de Eduko, esploris kompleksion de la popolo de 31 provincoj, autonomaj regionoj
kaj municipoj de
Chinio.
En oktobro ili publikigis la rezulton kiel gravajn informojn utilajn por fortigo
de la kompleksio de chinoj kaj socia progreso de la 21-a jarcento.
8.
Zhu Chen farighis la dua china mondchampionino de shako.
9.
En novembro la china virina flugpilka teamo venkis la fortajn teamojn de Rusio
kaj Brazilo kaj gajnis la championecon. La rezulto estas la plej bona en la
konkursoj
de la lastaj jaroj.
10. En la 22-a de oktobro oni
emisiis la piedpilkajn loteriajn biletojn en 12 provincoj kaj municipoj.