En
la 3-a de decembro 2001 Sun Haibin, china junulo el la Xinjiang-a Ujgura Autonoma
Regiono, kaj Huang Siyuan, knabo el Danlando, plenumis per jaktovojaghon de 4800
kilometroj kaj atingis Barbadoson en la Kariba Maro. Antau 57 tagoj ili komencis
la vojaghon de Tenerifo de Hispanio. Sun Haibin farighis la unua chino, kiu transpasis
Atlantikon en konkurso de Wode Aiwensi sen helpo de motoro.
La
rem-konkurso aperis en 1997 kaj okazas en chiu kvara jaro. Jam 69 personoj sukcesis
en la konkurso kaj oni nomas ghin "la plej malfacila sporta konkurso".
Huang Siyuan povas paroli en la china lingvo kaj havas privatan konsultighan kompanion
en Hongkong. En libera tempo li shatis diversajn aventurajn sportojn. Informighinte
pri la konkurso, li fermis sian kompanion kaj serchis chinan kunulon. Poste li
konatighis kun Sun Haibin, china sportisto de triatlono kaj lernanto de la China
Sporta Universitato. Ili decidis partopreni la konkurson.
Antau
la konkurso ili preparis 230 kilogramojn da manghajhoj kaj 100 litrojn da trinkakvo
por uzo sur la jakto. Dum la navigado ili renkontis diversajn malfacilojn: fajrilo
ne funkciis kaj tio malhelpis manghofaradon; fenestro de jakto falis kaj marakvo
kaj pluvo eniris en la kajuton; ili plenforte remis, sed movo de la jakto malrapidighis.
Ili preskau disfalis kaj poste trovis, ke al la fundo de la jakto estas alkrochita
mara estajho. Post forigo de la obstaklo ilia jakto iris sekure. Dum 57 tagoj
ili alterne remis 12 horojn chiutage, kaj ilia postajho plenplenis de pustuloj,
kiuj baldau putrighis, pro trempigho en marakvo. Poste ili trovis ledan kusenon
kaj mildigis sian doloron. Kiam ili surbordighis, iliaj kalaj manoj ech ne povis
pugnighi.
Memorante la travivajhon dum la 57 tagoj
en Atlantiko, Sun Haibin ekscitighis. Ili ne nur bezonis firman volon kaj kuraghon,
sed ankau devis venki solecon sur la oceano. Pro kultura diferenco inter la Oriento
kaj Okcidento ofte estas malsukceso de kunlaboro por tia konkurso, sed ili povis
venki chion per reciproka cedemo, toleremo, komprenigho kaj kuraghigo. Tiu sperto
estas valora kaj neforgesebla por ili.