Chinaj
cheval-akrobatoj neniam partoprenis Olimpikojn, sed en 2008 ili kiel gastigantoj
espereble aperos en la konkurso de cheval-akrobatiko. Rimarkindas, ke china cheval-akrobatiko
jam havas konkuran forton en iuj disciplinoj post klopodo en la pasintaj jaroj.
Jam
en la Unuaj Olimpikoj en 1896 cheval-akrobatiko enlistighis kiel sportobrancho.
Sed pro la malaltaj chevala kvalito kaj sportista nivelo, malbona ekonomia stato
kaj nekonformeco al la internacia kriterio de kvaranteno la china cheval-akrobatika
teamo restis chiam ekster Olimpikoj.
En la 70-aj
jaroj de la 20-a jarcento la moderna cheval-akrobatiko eniris en Chinion. Por
proksimighi al la internacia kriterio la china cheval-akrobatika teamo faris grandan
klopodon. En novembro de 2001 okazis la 9-a China Sporta Kunveno, kaj el la 12
cheval-akrobatikaj teamoj 11 engaghis trejnistojn el fremdaj landoj. Krome 2 jughistoj
el Germanio kaj Francio estis la unuan fojon engaghitaj en la historio de la cheval-akrobatiko
de la china sporta kunveno. Plejparto de la cheval-akrobatoj sin trejnis antau
tio en Europo kaj uzis purrasajn chevalojn el aliaj landoj.
Oni
nomas la cheval-akrobatikon nobela sporto. Ne nur la elekto kaj nutrado de la
chevaloj, sed ankau la ekipajho de la rajdistoj bezonas grandan financan subtenon.
Antau kelkaj jaroj Pekino starigis cheval-akrobatikan teamon financitan de entrepreno.
Granda parto de la cheval-akrobatoj havas financan forton. En la sudo de Chinio
starighis pli ol 10 tiaj cheval-akrobatikaj kluboj.
En
la 9-a Sporta Kunveno de Chinio spektantoj tre interesighis pri la cheval-akrobatiko
kaj okupis chiujn sidlokojn de la sportejo. Multaj telefonis al televidostacio
por havi pli da scioj pri la cheval-akrobatiko.
Kredeble,
la china cheval-akrobatiko havos pli grandan progreson en la estonteco kun la
disvolvigho de la china ekonomio.