La piedpilka klubo Shide de Dalian estas la plej forta
piedpilka klubo en Chinio. Ghia teamo plurfoje gajnis la championecon en la lig-matchoj
de la profesiaj piedpilkaj kluboj en Chinio. Sekve de evoluado de piedpilka komerco,
plimultighas chinaj komercaj programeroj pri piedpilko. Antau nelonge kameruniaj
knaboj membrighis al Shide-klubo.
La kameruniaj
knaboj estis elektitaj el pli ol 200 malgrandaj piedpilkistoj de Kamerunio. Oni
opiniis, ke china klubo devas trejni chinajn piedpilkistojn. Sed Shide-klubo rigardis
trejnadon de kameruniaj knaboj kiel komercan agadon: la knaboj el Afriko venis
ghenerale de malricha familio, sed estas pli talentaj ol chinaj knaboj. La investo
por la kameruniaj knaboj alportos pli da profito. La faro de la klubo vigligos
la chinan piedpilkan komercon.
Post sia membrigho
la knaboj ricevas bonan prizorgon kaj subvencion. Por adapti ilin al la china
medio, la klubo engaghis chin-lingvan instruiston kaj organizis diversajn sociajn
aktivadojn por ili. Kiel kolonio de Francio, Kamerunio estis influita de la franca
kulturo. La klubo engaghis ankau francan trejniston, por ke ili ne forgesu sian
kulturon.
La malrichaj kameruniaj knaboj komprenas
la gravecon de la shancho, kiu povas helpi ilin vastigi la vivspacon. En trejnado
ili estas rigoraj al si, agante lau la reguloj difinitaj de la Internacia Piedpilka
Federacio.