En
la 10-a de novembro Tiger Woods, la plej richa sportisto kaj la plej bona gofludisto
en la mondo, la unuan fojon vizitis Chinion kaj partoprenis la golfdefian konkurson
en Guanlanhu en Shenzhen, Guangdong-provinco, Chinio. Ch. 10 mil golfmaniuloj
propraokule vidis sian idolon.
Woods naskighis
en 1975 kaj en la knabeco li jam montris sian talenton de golfludo. En 1994 li
farighis la plej juna championo de amatora konkurso de golfludo en Usono. Li estas
profesia ludisto ekde 1996, kaj dum la pasintaj jaroj li chiam okupis la unuan
lokon en la internacia konkurso. Ankau Jardan, nomata "fluganta korbopilkisto",
rigardas lin idolo. Woods estas la plej valora stelo en la monda sporta rondo.
Li
estis invitita de la Guanlanhu-a Golfluda Asocio al Chinio, kio profunde influos
progresadon de la china golfludo kaj estos utila por montri la kapablon de Chinio
gastigi gravan internacian konkurson.
La konkurso
en Chinio dauris 2 tagojn. En la 10-a de novembro Woods akceptis defion de 3 plej
bonaj golfludistoj el la cheftero de Chinio, Hongkong kaj Taiwan. En la konkurso
kun 18 truoj la komenca pilkofrapo de Woods estis forta, rekta kaj malproksim-atinga.
Sed en la 2-a loko li maltrafis kaj postighis. Estis mirinde, ke en la lasta periodo
liaj belaj pilkofrapoj helpis lin elturnighi el la pasiva situacio, sed bedaurinde,
pro tromalstrecho de la pilkofrapo direktita al la lasta truo li gajnis la duan
lokon same kiel Zhang Lianwei el Chinio. La golfludisto el Taiwan gajnis la 1-an
lokon. Post la konkurso la 3 defiantoj admiris la grandan memfidon de Woods montritan
en la konkurso. En la 11-a de novembro 72 amatoraj golfludistoj el la cheftero
de Chinio, Hongkong, Taiwan kaj Singapuro partoprenis la maniulan defian konkurson
kun Woods. Chiu golfludisto ricevis la rajton de partopreno, paginte 80 mil usonajn
dolarojn.
Woods ghojis pri sia vizito al Chinio,
kaj la tereno de Guanlanhu kaj entuziasmaj rigardantoj profunde impresis lin.
Li varme laudis la chinajn golfludistojn. Dum sia direktado al junaj chinaj golfludistoj
li rigardis belan pilkofrapon de 5-jara knabino kaj diris, ke shi estis Woods
la Dua. Li diris, ke lia vizito al Chinio bone impresas lin kaj li volas reviziti
tiun landon.