En la trejnado de la pasintaj 15
jaroj Milutinovic akumulis richan sperton. Sub lia gvidado 4 shtataj teamoj sukcesis
partopreni pli ol 200 gravajn internaciajn konkursojn.
Dank'al
sia richa sperto Milutinovic kapablis elekti kaj uzi piedpilkistojn lau ilia lerteco,
eksciti ilian aktivecon per diversaj metodoj, bone reguligi la takton de defendo
kaj atako en la matcho kaj atingi golon per difinita punshoto.
Kaj
ghuste kun sia richa sperto Milutinovic povis aplombe trakti diversajn problemojn,
klarcele trejni la chinan teamon kaj konduki ghin en la Mondpokalan Piedpilkan
Konkurson, helpante la chinan popolon realigi la kelkdekjaran revon.