La
57-jara Milutinovic havas brilan sukceson en sia kariero. Sub
lia gvidado la meksikia, usona, kosta-rika kaj nighera piedpilkaj
teamoj sukcesis eniri en la rondon por finalo de la Mondpokala
Piedpilka Konkurso. Antau 2 jaroj li farighis cheftrejnisto
de la china piedpilka teamo. Dum tiu tempo chu la China Piedpilka
Asocio, chu chinaj trejnistoj kaj ludistoj, chu jhurnalistoj
kaj piedpilkaj maniuloj, ili chiuj havis malsamajn opiniojn
pri lia kriterio elekti piedpilkistojn, taktiko, arangho de
trejnado kaj konkurso kaj ech la vivmaniero. Sed li chiam insiste
tenis siajn opinion kaj metodojn, ech kiam tio kauzis disputon
au kontraustaron.
"Prava,
mi ne cedas," li diris antau kritiko. Li havis obstinan karakteron. Li ne facile
akceptis la opiniojn de aliaj kaj shanghis sian ideon. Li chiam tenis la sendependecon
de sia trejnado.
Milutinovic opiniis, ke la china piedpilka
teamo devas multe partopreni internacian konkurson kaj fari
flugan trejnadon. Li emfazis ghui piedpilkon per ludmaniero.
Sed tio ne konformas al la china tradicia ideo pri piedpilkado
kaj kauzis vastan kritikon. Li chiam tenis sian principo kaj
nur kondiche akceptis opiniojn de aliaj, kiujn li opiniis ghustaj.
La fakto pruvis, ke la malcedemo de Milutinovic estas grava
faktoro de lia sukceso en Chinio.