En
la okuloj de nemalmultaj chinaj piedpilkaj maniuloj Milutinovic
havas bonshancon. Tion ne kontestas Milutinovic. Li diris al
jhurnalistoj: "Mi eble havas bonshancon, tial mi chiam povas
trapasi dangheron en shlosila tempo."
En la lotado por la
azia kvalifikigha konkurso de piedpilko la china teamo evitis la fortajn iranan
kaj saudi-araban teamojn. En la unua konkurso kun la teamo de la Unuigitaj Arabaj
Emirlandoj la china teamo atingis golon du minutojn post la komencigho; en la
dua konkurso kun la omana teamo tiu rivalo perdis punshoton; en la tria konkurso
la china teamo en la lasta minuto egaligis la kataran teamon. Ankau la rezultoj
de matchoj inter la aliaj teamoj en B-grupo estis favoraj al la china teamo por
ties kvalifikigho.
"La dio helpas tiun, kiu helpas
sin." Oni povas diri, ke la bonshanco estas rekompenco por Milutinovic pro lia
amo al kaj laboro por piedpilkado en la pasintaj kelkdek jaroj. Lia sukceso ne
povas disighi de lia aparta trejna maniero, decidema komando kaj taktika arangho.