La
7-a de oktobro estis memorinda tago por chinaj piedpilkaj maniuloj,
char la china piedpilka teamo gajnis la kvalifikon partopreni
en la Mondpokala Piedpilka Konkurso por finalo en 2002 dank'al
la gvidado de Milutinovic, mondfama trejnisto. Li estis aklamita
de chinaj maniuloj.
Milutinovic chiam ridetas,
shajne optimismo chiam akompanas lin. Sed la china piedpilkado spertis malvenkojn
foje-refoje. Por chinoj pesimismo pri piedpilkado estis jam kutimo.
Venis
Milutinovic kun rideto. Li havas novan ideon "ghui piedpilkon kaj ghui vivon"
kaj chiam memfidas pri sia kapablo, kaj ech en situacio de malvenko li ankorau
plenas de fido al estonteco. "Kial ni ne pripensas problemon pozitive?"
li ofte diris al piedpilkistoj.
Milutinovic kutimas
pripensi problemon pozitive. Ekzemple, kiam la china teamo estis venkita de la
forta Lazio-teamo de Italio per 3:6 kaj chiuj falis en malesperon, Milutinovic
prezentis sian opinion: "Kvankam ni malvenkis per 3:6, tamen duigante la
90-minutan matchon, ni egalighis kun la forta rivalo per 3:3 en la dua duono de
la matcho. Tio pruvis nian kapablon."
La aktiveco,
optimismo, aplombo kaj memfido de Milutinovic nerimarkite influis la psikologion
de chinaj teamanoj. En la kvalifikigha konkurso de Azio la china teamo montris
maturecon kaj stabilecon mankantajn en la pasintaj matchoj. La psikologia shanghigho
helpis la chinan teamon venki ne nur en favora situacio, sed ankau en pasiveco.
Optimismo
havigis al Milutinovic kvietan animstaton, kio garantiis, ke li havos sobran kapon
en shlosila momento kaj faros ghustan decidon por eviti eraron.