"Fluganta
persono" Jordan estas la plej eminenta korbopilkisto en la mondo. 3 jarojn post
sia forlaso de la Nacia Korbopilka Asocio (NKA) de Usono, la 39-jara Jordan alighis
al la Vashingtona Wizard-teamo kaj remembrighis al NKA kiel ludisto.
Yao
Ming estas unu el la plej eminentaj korbopilkaj centruloj en Chinio. Marte de
2002 li estos eble elektita kiel membro de la Vashingtona Wizard-teamo per sia
talento. Se li sukcesos, li farighos kunteamano de Jordan.
"Kiel
neimagebla Jordan estas!" diris Yao Ming. "Mi tre shatas lian pilkjheton. Estas
mirinde, ke lia arkpilkjheto chiufoje havas saman linion. Lia remembrigho helpos
la konkurson de NKA, dum mi iros al NKA por altigi mian lud-arton. Chu tio ne
taugas por nia kunlaboro? Escepte de Jordan, chiuj estas novuloj en la Vashingtona
Wizard-teamo. Mi
akceptis
trejnighon en la trejna bazo de Jordan kaj kredis, ke mi ellernos lian teknikon
pli rapide ol aliaj."
En 1997 la 17-jara Yao Ming
estis trejnata en la trejna bazo de Jordan, kiu instruis al li pilkjhetan teknikon.
Komence Jordan ne kredis lian nivelon. Post kiam Yao Ming sukcese enpafis golon
ekstere de la severigita areo, li estis laudita de Jordan. Chi tiu sherce diris:
"Mi devos peti vian subskribon, kiam mi renkontos vin alifoje." Yao Ming memoris
chiujn instruojn de Jordan kaj ghojis, ke li neniam riprochis lin.
Alta
centrulo mankas al la Vashingtona Wizard-teamo. Yao Ming diris: "Mi ne scias,
kiom da novaj ludistoj partoprenos elekton en 2002, sed mi kredas, ke Jordan elektos
min. Poste kun alia alta centrulo elektota, ni kune gajnos grandan championecon!"