Por ke ushu-o estu ludata sur olimpika ludkampo

    La Ushu-festivalo de Shaolin, kiu okazas chiun duan jaron, estas bona shanco por amikigho de diverslandaj ushu-istoj. La chi-fojan festivalon partoprenis pli ol 600 homoj de 71 teamoj el 26 landoj kaj regionoj.

    La festivalo okazis post sukcesa invito de Chinio por gastigo de la Olimpikoj en 2008, tial dum la festivalo oni multe diskutis pri tio, kiamaniere la china ushu-o estu ludata en Olimpikoj. Tio estas deziro ne nur de chiuj sportistoj kaj trejnistoj, kiuj partoprenis la festivalon, sed ankau de chiuj chinoj.

    En la pasintaj 10 jaroj Luc Bendza, prezidanto de la Gabona Ushu-a Asocio, partoprenis chiujn festivalojn de Shaolin. Li komencis lerni la chinan ushu-on en la agho de 14 jaroj. Li amas ushu-on kaj rigardas Chinion kiel sian duan hejmlandon. Kvankam afrikano, li parolas chine tre flue. Li diris: "Chinio akiris la rajton gastigi Olimpikojn, tio estas utila al ushu-o por esti ludata en la Olimpikoj, char jhudo kaj taekwondo ambau estis akceptitaj de Olimpikoj en Tokio kaj Seulo respektive." Demandite pri sia edzeco, li respondis humure: "Mi ne edzighos, se ushu-o ne estos akceptita de Olimpikoj."

    Italino Filosa Carmela akiris la championecon de tajghichuan-luktarto en la chi-foja festivalo. Shi diris, ke shi estas duonchinino, char en china universitato shi ellernis paroli chine kaj tajghichuan. Shi ofte vizitis Chinion, tial shiaj mieno, esprimmaniero kaj ech kutimoj chinighis. Shi diris, ke jam de la infaneco shi shatas ushu-on. Shi opinias, ke tiu senghena, brava luktarto estas perfekta sporto en la mondo, tial shi ekscitighis, parolante pri la ebleco, ke ushu-o estos akceptita de Olimpikoj. Shi diris, ke jam antau longe shi deziris tion, kaj shi kredis, ke ushu-o multe disvolvighos en la tuta mondo.

    Parolante pri tiu problemo, Li Jie, prezidanto de la China Ushu-a Asocio, diris, ke chinaj kaj alilandaj ushu-istoj faris grandan penadon por la komuna deziro, ke ushu-o estu akceptita de Olimpikoj. En 1994 la Internacia Ushu-a Federacio farighis oficiala membro de la Internacia Olimpika Komitato, sed tiam ne estis eble por ushu-o havi la lokon sur ludkampo de Olimpikoj. La sukceso de la pekina invito de Olimpikoj liveros bonan shancon por realigi tiun deziron.

    Parolante pri la favoraj kondichoj enkonduki ushu-on en Olimpikojn, Li Jie diris: "Post fondigho de la Internacia Ushu-a Federacio en 1990, pli ol 80 membrolandoj kaj regionoj ekhavis la kondichojn difinitajn de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Nun ni havas alian favoran kondichon, ke nia belga kolego, membro de la plenuma komitato de la federacio, estas samlandano de IOK-prezidanto Jacques Rogge. Li diris, ke li liveros pli da materialoj pri ushu-o al Rogge en la estonteco, por ke li pli multe konu la chinan ushu-on. Li diris ankau: "Mi deziras, ke en la 21-a jc. la Olimpikoj envolvu la chinan ushu-on."

    Li Jie diris, ke nun la Olimpikoj jam ampleksas multe da sportbranchoj, tial aldoni novan sporton estas kompreneble malfacile. Kaj krome, ankorau estas kelkaj konkretaj solvendaj problemoj, ekz. kiel difini la disciplinojn de ushu-o, kiamaniere decidi ghiajn malfacilecon, regulojn kaj jughajn metodojn. Li deziris, ke la ushu-ista rondo faru konkretajn laborojn, serioze studu pri la ebleco enirigi ushu-on en la Olimpikojn kaj aliaj problemoj. Li diris, ke Chinio ne rajtas decidi tion, sed ech se estos centono da ebleco, ghi chiamaniere penados por ghin realigi.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16