Sperto de maljuna loba-o pri riĉiĝo

de CUO MU

    Se oni investas aŭ konsumas en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj marbordaj regionoj de Ĉinio milionon da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), la sumo ne estas tre granda. En Ĉinio homoj posedantaj familian havaĵon je miliono da juanoj ne estas malmultaj. Sed la sumo absolute ne estas malgranda por loba-o vivanta en profunda montvalo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Loba-nacio kun 3 mil membroj loĝas en profunda montaro de la gubernio Milin en Tibeto, kaj sen skriba lingvo ili notas aferojn ankoraŭ per gravurado sur ligno kaj nodado de ŝnuro. Inter ili maljunulo Dadeng estas fame konata riĉulo kun la familia havaĵo je miliono da juanoj.

    Antaŭ nelonge mi vizitis tiun maljunulon. En sia loĝejo tibetstila li regalis min per bongusta buterteo kaj rakontis al mi sian sperton pri riĉiĝo.

    En la komenco de 1980-aj jaroj, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermado, Dadeng kiel vilaĝestro gvidis vilaĝanojn prilabori tegolplatojn el ligno kaj bambuajn plektaĵojn, utiligante lokajn materialojn. Poste ili vendis la produktaĵojn en proksimaj lokoj kaj dividis inter si la gajnitan monon. Per ŝparmono Dadeng aĉetis bovojn, prilaboris kaj vendis buteron kaj laktrekrementon. Gajninte monon, li aĉetis pliajn bovojn, kaj tiele li establis paŝtejon kun 8 bovoj en 1985.

    Sekve de plimultiĝo de bovoj kaj mono, la maljunulo plilarĝigis sian vidkampon. En 1986 li, la unua en la vilaĝo, aĉetis kamionon por transporti lignon kaj brutajn produktaĵojn. En 1998, li jam havis kelkajn kamionojn kaj 100 bovojn, kaj fariĝis riĉulo kun miliono da juanoj en la loko.

    Tamen la maljunulo ne estis kontenta pri tio. Li kunordigis la ekonomian strukturon de sia familio laŭ la ŝtata politiko. Okaze de edziĝo de siaj du filoj li dividis la familian havaĵon. Li donacis al la du filoj ĉiu po unu kamionon, unu buldozon kaj unu loĝdomon, por ke ili iru sur la vojon de diversaj ekonomiaj entreprenadoj.

    Nun lia pliaĝa filo estas vilaĝestro. En 2005 li la unua ekbredis tibetajn porkojn kaj loba-ajn indiĝenajn kokojn, kaj samjare gajnis 7000 juanojn el vendado de porkoj kaj 8000 juanojn el tiu de kokovoj. Lia plijuna filo okupiĝas pri transportado per kamiono. La maljunulo konfidis al sia dua filino prizorgon de lia paŝtejo kun pli ol 100 bovoj.

    Nun la maljunulo ne volas senfare resti hejme por ĝui la riĉan vivon. En 2004 li laŭkontrakte prenis el najbara farmejo 13 hektarojn de dezerta tero kaj plantis sur ĝi arbojn kaj herbojn. Li diris al mi, ke li planas bredi anasojn kaj bovojn en proksima loko de la vilaĝo kaj plibonigi la specojn de flavaj bovoj.

    Kiam oni demandis pri lia sperto pri riĉiĝo, li diris: "Sen bona politiko de la registaro, certe ne estus mia hodiaŭa feliĉa vivo."


(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688