"Tri glasoj da vino" pro amikeco

 

     En Ĉinio vino havas longan historion. Per vino, oni povas interkomuniki amikecon kaj interŝanĝi sentojn. En malsamaj lokoj diversaj nacioj havas sian propran moron pri vintrinkado, kio formas ĉinan vinan kulturon.

     Lisu-oj, kiuj vivas en Tengchong kaj Baoshan de Yunnan-provinco en sudokcidenda Ĉinio, havas kutimon regali gastojn per "tri glasoj da vino" kies trink-manieroj estas malsamaj.

     La unua glaso da vino estas por interkonatiĝo. Mastro kaj gasto tenas la glason per la dekstra mano, interkrucigas la brakojn unu al la alia je kubuto kaj trinkas la vinon ĝis la fundo. Se estas multaj homoj, ili tenas la glason per la dekstra mano, krucigas ĝin kun la maldekstra mano de alia kaj trinkas en rondo samtempe ĝisfunde.

     La duan glason da vino oni trinkas por profundigi amikecon inter si. Mastro kaj gasto vid-al-vide tintigas la glasojn flanken klinas ilin kaj trinkas malrapide ĝis kiam la fundoj de la glasoj intertuŝiĝas unu al la alia.

     La trian glason da vino oni trinkas por esprimi eternan amikecon. Mastro kaj gasto ĉirkaŭbrakumas unu la alian per unu brako kaj kune tenas la glason per la alia mano, kaj vizaĝ-al-vizaĝe ĝis funde trinkas la vinon.

     La aparta trinkmaniero de Lisu-oj montras iliajn gastamecon kaj malkaŝecon.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688