Grenkulta ceremonio de Va-nacio

YI REN

    “Voki animon de greno” estas grenkulta ceremonio de va-oj por peti riĉan rikolton. 

    La kultado okazas ĉe maturiĝo de grenplantoj kaj estas prezidata de riĉa kaj prestiĝa vilaĝano. En la kulta tago ŝamano faras la ceremonion per kantado kaj dancado. Va-oj opinias, ke ju pli viglas la ceremonio, des pli ĝojas la animo de greno, kaj ju pli belas la kanto, des pli volonte revenas la animo de greno. En la tagoj de kultado ĉiuj vilaĝanoj surportantaj novajn vestojn kolektiĝas kaj interŝanĝas bondezirajn vortojn, kune kantas kaj dancas por ke la animo de greno ne sentu malvolemon riveni pro la malriĉeco de la mastro, aǔ pro malĝojo.

    Por la kulta ceremonio oni buĉas paron da koko kaj kokino plej belaj kaj unu porkidon. La ŝamano murmuras sorĉvorton por peti benon kaj protektadon de grena dio. Va-oj kredas, ke ĉio havas animon, ke estas kaj grandaj kaj malgrandaj dioj, kaj grandaj dioj prizorgas gravajn aferojn dum malgrandaj – bagatelajn, “Muyiji” estas la plej potenca el la dioj de Va-nacio, kaj la nacianoj devas anonci ĉiun gravaĵon al la dio. Oni oferas al la dio flugilon, femuraĵon kaj kapon de koko, aǔ femuraĵon de porko.

    La kulta ceremonio komenciĝas de fajrujo en la domo. En va-aj domoj estas ĉefa fajrujo kaj gasta fajrujo. Kiam la vilaĝanoj en novaj vestoj kolektiĝas en malsupra etaĝo, la mastro sidas ĉe la ĉefa fajrujo, kaj la mastrino frapas gongon por revenigi grenan animon, tiam parencoj kaj amikoj iras al la kampo kaj reportas faskojn da spikoj kaj legomoj blovante fajfilon, por bonvenigi la grenan animon.

    Ĉe la enirejo de la vilaĝo, la bonvenigantoj krias: “Revenas la grena animo, prezentu vinon!” La mastro tuj eliras kun vino kaj oferaĵo por bonvenigi la grenan animon. Ĉe la ĉefa fajrujo la ŝamano kaj mastro murmuras: “Grena animo, grena animo, vi revenu, vi revenu el la transa flanko de la rivero, vi revenu el la alia flanko de la monto. Ni konstruos ponton por vi en pluva tago, ni konstruos novan domon en la varmega suno, ni per ŝnuro gvidas vin, ni per kanto bonvenigos vin. Ne lasu vin mem en la arbaro, nek restu ĉe la alia flanko de la monto, ne hezitu ekster la vilaĝo, ne vin kaŝu en lageto. Ne forlasu nin, ne iru en alian vilaĝon. Ni protektos vin kontraǔ insektoj kaj rato. Revenu kiel kalabaso plena de akvo, plenigu nian grenujon, superplenigu niajn grenkorbojn ĝis kreviĝo, superplenigu la grenejon, ke la greno stakiĝos ĝis trabo, venu, venu…”

    Dum la kultado la vilaĝanoj sen distingo de sekso kaj aĝo, kiel eble plej multe drinkas kaj frandas. La kulto daǔras la tutan nokton.

.


(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688