Taĝik-nacio
plejparte loĝas en sudokcidento de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma
Regiono. Simplaj kaj krudaj, la domoj de taĝikoj estas konstruitaj
el lignoj kaj ŝtonoj kun ebena tegmento tegita per branĉoj kaj
tero miksita kun pajlaj pecetoj. La muroj el ŝtonoj estas dikaj
kaj fortikaj. Ĝenerale la domoj areas 400-500 kvadratajn metrojn.
En la domo estas ĉefa ĉambro, kuirejo kaj stalo. Riĉaj familioj
konstruas gastoĉambron kaj tenejon. La domo estas ĉirkaŭata de
muro kun pordego direktiĝanta al oriento.
La domoj de Taĝik-nacio
estas konstruitaj sur seka, solida kaj alta loko. Pro ofta ventego
kaj neĝado, ili estas ne altaj kaj ilia pordo troviĝas ĉe la angulo
de la muro por konservi varmon. Luko en la mezo de plafono enlasas
freŝan aeron kaj lumon. Maljunuloj, junuloj kaj gastoj disponas
terlitojn kovritajn per felto ĉirkaŭe en la ĉambro. La forno staras
kontraŭ la pordo. Malantaŭ la forno oni trovas etan konservejon
por oleon, viandon, nuksojn kaj grenon.
Somere la taĝikoj paŝtas,
tial ili loĝas en felta jurto aŭ terkabano ĉe la paŝtejo.