Florzonaj taj-oj en la valo de la Ruga Rivero

de LI JINLAN

    70 kilometrojn okcidente de la gubernia urbo Xinping de Yunnan-provinco estas bela Ailao-monto, ce kies piedo zigzagas la fama Ruga Rivero kaj en kies sino interligigas kabanoj kun ebena tera tegmento kaj muroj el ramita tero. Jen Gasa, hejmloko de florzonaj taj-oj.

    Florzonaj taj-oj estas branco de Taj-nacio kun antikva tradicio. Antau 3-4 mil jaroj tie jam vivis taj-oj. Poste la regno kadukigis kaj la taj-oj migris al diversaj lokoj. Granda parto de la nacio migris lau la Ruga Rivero kaj fine venis al la lokoj, kie nun estas Vjetnamio kaj Tajlando. Dum gia malgranda parto venis al Ailao-monto.

    La vestoj kaj kapornamoj de taj-aj virinoj estas tre belaj. Iliaj vestoj estas faritaj el nigra stofo teksita kaj tinkturita de ili mem. Ilia ornamo konsistas el multkoloraj kvastoj, argentaj duonglobetoj, tintiletoj kaj braceletoj. La virinoj tuberigas sur verto la harojn per nigra kaptuko kun kvar falantaj rugaj stofpecoj duonfuton largaj kaj unu futon longaj. Car la virinoj de la nacio satas longajn harojn, tial ilia hararango estas alta.

    Varias la vestoj kaj ornamo de la taj-aj virinoj de la nacio en malsamaj lokoj. 80 kilometrojn distance de Gasa estas Shuitang-vilago. La tieaj fraulinoj portas malgrandan stofan capon kun multaj argentaj tintiletoj. La edzinigintaj virinoj arangas la harojn post la okcipito kaj portas bambuan ombrelforman capelon. Sube de la antaua parto de la capelo estas pavaj plumoj kaj ronda speguleto. Kie ajn ili estas, ili povas tualeti klininte la antauan parton de la capelo, se ili bezonas tion fari. La tieaj virinoj portas silkan jaketon kaj nigran cilindran jupon. Ilia jaketo el multkolora silko ne havas kolumon nek butonojn, sed la antauaj partoj estas plene kovritaj de argentaj brodajoj kaj tintiletoj.

    Farado de tia vesto estas tre malfacila kaj plenumata ekskluzive de la patrino. Pretigo de unu kompleto da vesto bezonas 3-4 jarojn. La patrinoj mem teksas kaj tinkturas stofon, brodas kaj ornamas la vestojn per argentaj duonglobetoj. Ili faras vestojn por siaj filinoj preskau dum la tuta vivo. Kiam la filino apenau povas iri, la patrino jam komencas fari por si belajn vestojn. Vestoj estas ne nur simbolo de beleco, sed ankau marko de ekonomia stato de la familio.

    Ambau seksoj de la nacio satas fari sur si tatuon kaj porti rugan fadenon. Mito rakontas, ke en la Ruga Rivero vivis monstro, kiu atencis la nacianojn, kiuj venis sin bani en la rivero. Por sin defendi, ili tatuis siajn manojn, brakojn, bruston, femurojn je desegno de tigro, leopardo, drako, serpento k.s., kaj de tiam malaperis la monstro. Krom ornami siajn vestojn per orajoj, argentajoj kaj brodajoj, la junulinoj de la nacio satas porti argentajn braceletojn, cenojn k.a. Kiam ili iras, la ornamajoj donas belan sonon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688