Konkurado por safo — ludo de bravuloj

de LIU BIAN

    Kazaĥoj dumlonge vivis nomade en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Kiam ŝtormo aŭ rabobestoj atakis paŝtataron, la paŝtistoj devis tuj levi disiĝintajn ŝafojn pezantajn dekojn da kilogramoj sur la dorson de ĉevalo, kaj porti ilin al lagrego. Iom post iom, tia faro fariĝis konkurso, konkurado por ŝafo.

    Tia konkuro por ŝafo estas ludo de kuraĝuloj. La loka proverbo diras: “Lukto pruvas forton, konkurso por ŝafo — kuraĝon”. Kazaĥaj paŝtistoj plej ŝatas la konkurson, ĉar ĝi pruvas ne nur kuraĝon, sed ankaŭ rajdarton. Ofte venkintoj de la konkurso estas bonaj paŝtistoj, multe respektataj, kaj nomataj “aglo de herbejo”.

    Kutime la konkurso okazas en festo. En la tago de konkurso la paŝtistoj en festaj vestoj kolektiĝas en definita loko kaj staras en granda cirklo.

    La konkurso por ŝafo havas tri manierojn. La unua maniero de konkurso estas aplikata inter du personoj. La konkursantoj kaptas la saman ŝafon kaj konkure tiras ĝin al si. La sukcesinto de la ŝafkaptado estas venkinto. La dua estas inter du grupoj. Antaŭ la kvindekaj jaroj la konkurso okazis inter triboj de la nacio. La tria estas kolektiva ludo. Multaj homoj konkuras por kapti la saman ŝafon. Tiu, kiu sukcesas kapti la ŝafon kaj ĵetas ĝin en ies jurton, estas venkinto.

    La konkursantoj ĉiu havas sian labordividon: kapti la ŝafon, ŝirmi kontraŭ rivaloj aŭ fari baron al rivaloj. La konkurado akcentas strategion kaj statistikon. La konkurado bezonas ne nur spero kaj lertecon de individuoj, sed ankaŭ kunlaboron de la kolektivo.

    La gajninto de la konkurso devas ĵeti la ŝafon en ies jurton. La mastro de la jurto prenas tion kiel grandan fortunon. La tuta familio sin klinis super preparadon de ŝafaĵoj por regali la gastojn kiuj venas gratuli. Kiam la gastoj satiĝas, ili komencas danci kaj kanti, kaj la amuzado daŭras la tutan nokton.

    La gajninto de la konkurso estas honorata per ruĝaj skarpoj kaj floroj. Ankaŭ la gastoj ĝuas grandan ĝojon kredante, ke manĝintoj de la ŝafaĵoj estos imunaj de katastrofo kaj trafataj de fortuno.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688