Vestoj de Ji-nacio en Liangshan-montaro

de LIELAILADU

    Ji-nacio havas siajn tradiciajn vestojn kaj la nacianoj en Liangshan-montaro portas pli ol 300 specojn da tradiciaj vestoj. Zhaojue estas la plej granda gubernio logata de Ji-nacianoj kaj estis cefurbo de la Liangshan-a Ji-nacia Autonoma Subprovinco, Sichuan, kaj la vestoj portas klarajn indigenajn karakterojn.

    La naciaj vestoj de la loko havas multajn specojn lau seksoj, agoj kaj diversaj uzoj por festo, ciutaga vivo, nupto, funebro, kulto, milito k.a. Kiel grava konsistiga parto de la kulturo de Ji-nacio, giaj vestoj koncentre spegulas giajn socian karakteron, historion, kulturon, vivmedion, estetikon kaj religian kredon. La vestoj de la nacio havas tri stilojn, nome Yino, Shengzha kaj Suodi.

    Vestoj de Yino-stilo estas portataj en la regiono kie oni parolas en Yino-dialekto. La viroj portas pantalonon kun largaj tuboj kaj la virinoj plisitan jupon. La junulinoj portas turbanon el nigra tuko kaj post edzinigo pli grandan. Post akuso ili portas kufon en formo de nelumba folio.

    En la regiono de Shengzha-dialekto la viroj portas pantalonon kun tuboj malpli largaj ol tiuj de pantalono de Yino-stilo. La virinoj portas longan jakon kun mallargaj manikoj kaj veston kreste borderitan per kolora stofo. Junaj virinoj portas veston borderitan je lepora felo kaj portas sur la kapo broditan oblongan tuketon.

    En la regiono de Suodi-dialekto la viroj portas pantalonon kun pufaj tuboj sed striktaj en la malsupraj partoj. La jako de la viroj estas longa nur gis la umbiliko. La jako havas sur la antauaj partoj densan vicon da butonoj faritan el stofo. Ekster la jako estas mantelo el delikata saffelo. La virinoj portas largan duonmanikan jakon kun largaj antauklapoj super la umbiliko. Iliaj jupoj, teksitaj el saflano, estas dikaj kaj pezaj. Junaj virinoj portas sur la kapo falditan nigran tukon. La viroj havas faskon da longaj haroj kaj turbanon kun stofa korno iom klinita antauen. La korno klinigas en malsamaj direktoj lau la regionoj. Oni klarigis, ke tio dependis de la vojoj iritaj de la prapatroj de diversaj klanoj dum ilia migrado. La vestado de Ji-nacio havas longan historion. En freskoj de antikva tombo antau 2000 jaroj estas viroj kun korna hararango, granda peco da felto kiel vesto sed nenio sur la nudaj piedoj. Ilia vestado estas tute sama al tiu de la nunaj nacianoj.

    La vestoj de Ji-nacio spegulas la naturan ekonomion kaj vivmedion. Kiel posteuloj de Di- kaj Cjang-nacioj, Ji-nacianoj translogigis en Daliang-montaron kaj sin okupis cefe pri agrikulturo kaj brutobredado. La klimato de alta kaj malvarma montaro konvenas por kulturado de kanabo kaj brutobredado, sed ne por kotono. La nacianoj faras siajn vestojn cefe el saflanaj kaj kanabaj stofoj de ili teksitaj kaj tinkturitaj je nigra, ruga kaj flava koloroj. La viroj satas porti bidojn kaj argentan ringon ce la maldekstra orelo, rimenon el bovaj tendenoj servantan en antikveco kiel glavrimeno, moskosaketon kaj antautuketon ce la talio. En la moskosaketo estas mosko kaj ekstere estas moskula dento. Ili rigardas la saketon talismano. Mezagaj kaj maljunaj viroj ne portas saketon, sed antautukon el cerva ledo, en kiu ili tenas tabakon, pipon kaj silikon.

    La virinoj portas orajn, argentajn, koralajn, jadajn au konkajn ringojn ce la oreloj kaj kolcenon kun multaj argentaj bloketoj. Ili opinias, ke virino kun longa kolo estas pli bela. Ili portas jakon kun disigebla kolumo ornamita per argentaj duonglobetoj au brodajoj. Ili kunportas saketon kun mercero.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688