Genro de Derung-nacio (II)

de CHENG WEIDONG

Serci tatuitajn virinojn

    Historiaj materialoj notis, ke tatuado de Derung-nacio furoris antau cirkau 350 jaroj, ke triono de la virinoj de la nacio estis tatuitaj je la vizago. Sed ekde la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la nombro de tatuitaj virinoj malmultigis kaj en la 50-aj jaroj de la sama jarcento la nombro estis multe malpli granda. Sed la celo de mia vizito ja estis trovi tatuitajn virinojn.

    Pluvis kelke da tagoj kaj neniun tatuitan virinon mi renkontis, kio enuigis min. Guste tiam mi audis, ke venos tatuitaj virinoj por renkontigi kun specialistoj pri tatuitaj virinoj. Mi tre gojis de la informo.

    Venis 4 tatuitaj virinoj, kiuj piediris 15 kilometrojn transirante riverojn, i.a. per glitsnuregoj. Korboj sur ilia dorso estis malsekaj, kaj iliaj vestoj estis makulitaj de koto. Iuj el ili estis bandagitaj je la suroj. Iuj el ili estis en kaucukaj suoj kun sango. Evidente ili estis atakitaj de hirudo.

    La vilagestro diris al mi, ke ili ciuj havas cirkau 60 jarojn, kaj la plej juna estas 58-jara. Ili estis tatuitaj en la ago de 15 jaroj. Du el ili estis memvolaj por la tatuo kaj la aliaj estis devigitaj de la gepatroj. Ili ne povis motivi la tatuon. Kiam ili sciis, ke mi volas foti ilin, ili elprenis el la korboj novajn saletojn manfaritajn. La virinoj de Derung-nacio prenas tian saleton kiel veston en tago kaj litkovrilon en nokto.

    Virina tatuo estas legebla en antikva libro: “Tatuo estas kutimo de primitivaj triboj de Derung-nacio, por simbolo de beleco kaj emblemo de la klanoj.” En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento la knabinoj de la nacio devis akcepti tatuon en la ago de 12-13 jaroj. La desegnoj estis diferencaj lau la regionoj. Virinoj de la supra baseno de Derung-rivero havas tatuon sur la nazlobo, vangoj kaj lipoj, tiuj de la malsupra baseno havas tatuon nur sur la nazpinto kaj malsupra lipo, kaj tiuj de aliaj lokoj havas nigran tatuon nur sur la mentono.

    Por tatui oni unue faris desegnon per bambua pinglo au dorno trempita en fulgo. Poste oni faris pikadon sur la desegno per bambua pinglo. Pikante oni forvisis la sangon kaj smiris la pikitajn punktojn per inko miksita kun fulgo. Post kelke da tagoj falis kalusoj kaj aperis nigraj au indigaj cikatroj. Jen neforigebla tatuo.

    La nacianoj havas diversajn klarigojn pri sia kutimo de tatuo. Iuj opinias, ke tatuo por dekkelkjaraj knabinoj markas adoleskantigon kaj diferencigas ilin de aliaj klanoj au familioj. Aliaj kredas, ke la tatuo originis de primitiva kredo kaj estis simbolo de beleco kaj povis defendi kontrau herezo. Triaj opinias, ke mortintoj kun tatuo povas trovi la vojon al la prapatroj en la alia mondo. Kaj kvaraj diras, ke virinoj sin tatuas cele sin malbeligi por eskapi de perfortajoj de tribestroj.

    Oni diris al mi, ke nun vivas 62 tatuitaj virinoj, kaj la plej juna estas 48-jara. Si estas la lasta tatuito. Sed bedaurinde si logas ne en la regiono de Derung-rivero, kaj la aliaj, ciuj preskau pli-ol-60-jaraj, dise logas en profunda montaro. Tempo pasas, kaj la nombro de tatuitaj virinoj malmultigas jaro post jaro. Sajne oni devas intensigi la esploradon pri la virina tatuo dauranta dum centoj da jaroj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688