Genro de Derung-nacio (I)

de CHENG WEIDONG

Ce Derung-rivero

    Ambauborde de Derung-rivero estas regiono logata de Derung-nacianoj. La vizaga tatuo de virinoj de la nacio dauranta 2-3 jarcentojn frontas malaperon, kaj la apero de tiu originala kutimo restas enigmo. La loko restas en mistera izoliteco pro la baro de Gaoligong-montaro kaj la valo de Nujiang-rivero.

    La loko situas ce la granda kurbo de la arka Hengduan-montaro. Gi najbaras al la Qinghai-Tibeta Altebenajo norde, Gaoligong-montaro oriente kaj Dandanglika-montaro okcidente. Gi estas izolita kaj havas primitivan naturan pejzagon kaj originalan genron de la nacio. Oni rigardas gin virga tero.

    Fine de augusto mi volis veturi al Derung-rivero. Sed la 90-kilometra kruta vojo zigzaganta en montaro suferis tersovigon en multaj lokoj kaj la tunelo en la abosluta alteco de 3200 metroj en Gaoligong-montaro estis stopita de tersovigo, pro tio autoj ne povis trairi. Kaj mi devis piediri tra la tunelo plena de koto profunda gis la genuoj, portante valizon de 20 kilogramoj.

    Transgrimpinte Gaoligong-montaron, mi venis al Derung-rivero kaj komencis mian vojagon.

    La rivero fontas en Zayu-gubernio de Tibeto, fluas 80 kilometrojn en Yunnan-provinco kaj fine eniras en Birmon. Tie la flauro restas sendetrua. La montoj estas verdaj, en la arbaroj lirlas akvo, flavaj vilaj muskoj tegas arbotrunkojn, stonojn kaj deklivojn. En la veproj punktas flavaj, blankaj, violaj kaj rozaj floroj. Post dutaga irado mi venis al la vilago Kongdang, sidejo de la loka registaro.

    Gi estas en absoluta alto de 1450 metroj, meze de Derungjiang. Ni estis logigitaj en ligna domo kun 4 cambroj, la plej vasta en la vilago. En la vilago estas malgranda hidroelektrejo, kiu ne povas kovri la bezonon, kaj elektro estas liverata en difinita tempo. Kaj krome la tensio estas malalta, kaj la lumo malhela kiel lampiro. Ec tion ni ne guis kaj ni devis bruligi kandelon. Tra la fenestro kun fera krado ni vidis ondantan Derung-riveron vualita de nebulo je dekoj da metroj fore. Estis pluvsezono, sed la akvo de la rivero estis klara. Ni neniun vidis sur la kota strato. En la vilago ni ne vidis veturilojn, nek audis rumoron de homoj. La loko estas tute sen poluo kaj izolita en primitiveco.

    La prapatroj de la nacianoj vivis en la basenoj de Jinsha- kaj Lancang-riveroj. Poste ili translogigis al la basenoj de Nujiang- kaj Derung-riveroj. Nun la nacianoj ankorau opinias, ke ili venis de la loko, kie levigas la suno, ke ili estas la unuaj mastroj de Derungjiang. Antau 50 jaroj ili finis la logadon sur arboj au en kavernoj kaj nun ilia vivmaniero ankorau portas primitivan guston. Por pli multe scii pri la nacianoj en la profunda montaro, ni decidis viziti Pukawang-vilagon administratan de Kongdang.

    Zigzaga vojeto paralelas Derung-riveron. La valo en nebulo similas al fea mondo, sed ni ankorau devis nin gardi kontrau venenaj serpentoj kaj hirudoj.

    La vojo inter la sidejo de la registaro kaj Pukawang longas nur 4 kilometrojn, sed ni iris 3 horojn. En la vilago logas 12 familioj el 59 homoj kaj ciuj domoj estas tegmentitaj per herboj.

    Nia vizito vigligis la vilageton. La vilaganoj eliris el sia domo, la infanoj diris unu al alia nian alvenon. Ankau la hundoj sencese bojis malgrau la baro de la mastroj.

    Mi venis al la hejmo de 61-jara Pu Liguang. La maljunaj gemastroj tre gojis pro mia vizito, ke mi estis la unua gasto el Pekino por ilia vilago. Ce tio la entuziasmaj vilaganoj portis al mi fresajn maizospikojn, melonojn, vivajn fisojn kaj kokovojn, kio multe kortusis min, kaj mi sencese kapklinis al ili por esprimi mian dankon. Kiam la vilaganoj sciis, ke mi venis por intervjui kaj foti, la tuta vilago ekbolis. Ili sin vestis per festaj kostumoj, preparis vinon kaj ekdancis en la mezo de la vilago. Iuj virinoj dancis kunportante bebon sur la dorso. Ili dancis ne rapide, nek malrapide, jen drinkis, jen dancis… Vilagestro Pu Shanghua diris al mi, ke lia vilago estas fermita de la ekstero kaj malmultaj vizitis la lokon. Junaj kaj mezagaj vilaganoj iris aliloken por perlabori, kaj preskau ciuj ceteraj venis. Mi ne sciis kion diri al tiuj honestaj kaj afablaj tamen malricaj Derung-nacianoj. Mi kaj mia kunvojaganto Li, kiu laboras en la propaganda departemento de la subprovinco, donacis al ili ciujn niajn vinon, cigaredojn, bombonojn, biskvitojn k.a. Ce la adiauo mi fotigis kune kun la vilaganoj por esprimi mian koran dankon kaj poste montri al miaj konatoj en la urbo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688