Amuzado de “Prikla Festo” de Baj-nacio

de YIBAI

    “Prikla Festo” , originala festo de Baj-nacio de Cinio, okazas en aprilo kaj majo por rizpriklado en la regiono norde de la antikva urbo Dali, Yunnan-provinco.

    Dum la festado fondigas portempa interhelpa societo, kiu prizorgas kaj prikladon kaj amuzadon dum la kamplaboro. En la prikla sezono dekoj da familioj sin organizas en interhelpan societon por fari kolektivan prikladon. Ciu societo havas “priklan mandarenon”, kiu devas esti lerta en kamplaboro kaj humura kaj autoritata en la vilago. Li arangas labordividon kaj ekzamenas kvaliton de la laboro. Ciu prikla societo havas karakterizan triangulan flagon sur stango en longo de c. 9 metroj. Ce la pinto de la stango estas silka ornamajo en formo de grenmezurilo kun simbolo de rica rikolto de greno. Sub la grenmezurilo flirtas blua au ruga triangula flago kun blanka denta borderajo, kaj sur la flago legigas vortoj pri “rica rikolto de greno”, “pacon kaj felicon por la popolo” k.s. Supre de la flago estas multkoloraj pilkoj, rubandoj, fazanaj plumoj, kupraj tintiloj k.a.

    En la unua tago de la priklado la kamparanoj sin vestas per festaj kostumoj, ornamas sian vekton de rizplantidoj per floroj kaj, sekvante la flagon, marsas al la kampoj en akompano de kantado, krakado de petardoj kaj sonigado de gongoj. La mastro de la unue priklota kampo devas pretigi vinon kaj konfitajojn ce la rando de la kampo. Kiam la priklantoj atingis la lokon, ili dividas la frandajojn, la u te kantas kaj komencas prikladon en akompano de muzikoludo de surnao (cina blovinstrumento), tamburo kaj gongo.

    Priklado dauras en soprana kantado de virinoj kaj gaja nacia muziko de surnao kaj tamburo. La “prikla mandareno” ekzamenas la laboron sonigante gongon. Li intensigas la sonigadon por tiu, kiu priklas nebone au malrapide, kaj lia sonigado estas tre komika. Post kiam oni finis prikladon en unu bedo, virinoj kantas kanton por esprimi bondeziron, ke la plantajoj bone kresku. La mastro de la kampo regalas per tagmango kun pladoj el viando kaj fiso. Post la tuttaga laboro ili dividas bakitajn fabojn. La laboro estas intensa, sed la nacianoj prenas gin felica festo.

    Post fino de la tuta priklado, oni kutime festas alian tagon por celebri la plenumon de priklado kaj danki akvodion. En tiu tago ciuj membroj de la societo kolektigas en templo de loka dio kaj bucas brutojn por kulti la dion. La “prikla mandareno” rajdas sur cevalo eskortate de vico da dancantoj kaj multaj homoj alivestitaj kiel fisistoj, arbohakistoj, terkulturistoj kaj intelektuloj. La vicaro turneas en najbaraj vilagoj. Ciuj sin alivestas por sufice esprimi komikecon. La “prikla mandareno” sin vestas kiel klauno, kun capelo el rizplantidoj, leda boto sur unu piedo kaj pajla sandalo sur la alia, tritikaj spikoj sur la lipo, sunokulvitroj, kaj rajdas kun dorso al la irdirekto. En iuj lokoj oni satas nigrigi la vizagon de la “prikla mandareno”. La prezentado de la fisisto, arbohakisto, terkulturisto kaj intelektulo estas humura kaj komika, plena de loka gusto kaj intensa vivetoso. La tuta amuzado esprimas plenan sinmalstrecon post intensa kamplaboro kaj ankau esperon de rica rikolto.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688