Lisu-nacianoj ce la granda kanjono de Nujiang-rivero

de QUN YING

    La granda kanjono de Nujiang-rivero trovigas en la okcidenta parto de Yunnan-provinco, sudokcidenta Cinio. Tie vivas nacimalplimultoj, el kiuj la plej parto estas lisu-nacianoj. De miloj da jaroj ili, de generacio al generacio, sin vivtenas de la rivero kaj terkulturado. Pro barado de grandaj montaro kaj rivero, la tieaj ekologiaj kondicoj, logmedio kaj popolaj moroj restas primitivaj ec hodiau, tial oni nomas gin “mistera granda kanjono en oriento”.

    Dum pli ol 2 mil jaroj post la formigo de la tribo la lisu-oj neniam cesis migradi. Nun la totala nombro de lisu-oj atingis 600 mil, kies plejparto vivas cefe en montregiono kaj duonmontregiono en la Lisu-nacia Autonoma Subprovinco kaj aliaj lokoj de Yunnan.

    Lisu-aj vilagoj sidas generale sur sunflankaj montdeklivoj ambauborde de Nujiang-rivero. La tieaj grandaj vilagoj havas c. 100 familiojn kaj plej malgrandaj 10-20. La tradiciaj logdomoj de lisu-oj estas faritaj el ligno au herbo kaj bambuo. Iliaj produkto-instrumentoj kaj ciutagaj iloj portas apartajn naciajn trajtojn. Lisu-a vilago konsistas cefe el samklananoj au samtribanoj de sama sango. La familianoj de 3 generacioj kutime ne vivas kune, escepte de la plej juna filo, kiuj havas respondecon zorgi la vivon de la gepatroj en iliaj restantaj jaroj. En la familio viroj respondecas pri terkulturado kaj komercado, dum virinoj kaj geknaboj pri aliaj laboroj.

    Glitkablo, pendponto, postvojo estas ankorau vaste uzataj de lisu-oj kiel cefaj trafikaj rimedoj. Tio ne nur montras la tiean median trajton, sed ankau notas historion kaj nunan vivstaton de la lokanoj. Por lisu-oj la glitkablo servas ne nur kiel grava trafikilo, sed ankau kiel normoj por jugi kuragecon. Tie mi propraokule vidis lokanojn trapasi la riveron pere de glitkablo, inter ili estis maljunuloj, geknaboj, homoj portantaj pezajon kaj kabloglitantaj duope. Tion ili faras kvazau piediri surtere. Sur Nujiang-rivero 300 km . longa vidigas nenia sipo, super gi pendas glitkabloj el staldrato kaj pendpontoj largaj kaj mallargaj. Cirkulas de longe inter lisu-nacianoj jena popoldiro “Ne estu lisu-viroj, se li ne scipovas uzi glitkablon”.

    Tie vaste diskonigas legendo pri glitsnuron. Antau tre tre longe migrantaj lisu-oj sinsekve eklogis ambauborde de Nujiang-rivero, sed ili malofte kontaktigis pro baro de la rivero. Gejunuloj devige esprimis sian amon per antifono trans la rivero. Paro da geamantoj vivantaj ambauborde de la rivero kun torenta akvo malfacilege intervidigis, tial ili sercadis metodojn por transpasi la riveron. Iuvespere aperis super la rivero cielarko, kio multe inspiris ilin. La junulo hakfaligis bambuojn sur monto, plektis per ili dikan, longan kaj fortikan snuron, kaj firme ligis gian unu ekstremon al granda arbo. Poste li sukcese trovis longan linan snuron, ligis gian unu ekstremon al la bambua kaj la alian ekstremon al sago, kaj plenforte pafis la sagon al la kontraua bordo. La fraulino levis la sagon, tiris la linan snuron al la bordo kaj fiksis gin kun la bambua snuro al roko. Tio estis la unua glitkablo super Nujiang-rivero. Poste pli kaj pli multaj homoj ekuzis gin por transpasi la riveron kaj oftigis kontaktigo de lisu-oj kaj nu-oj logantaj ambauborde. Antikve, kiam karavanoj vojagis lau la Sudokcidenta Silka Vojo multaj komercistoj kaj varoj estis transportitaj trans Nujiang-rivero pere de glitkablo. Hodiau tiu tradicia ekscita trafikilo parte montras primitivan staton de la tiea ekologia medio kaj harmonian kunestadon de tieaj logantoj kun la naturo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688