Bongustaj mangajoj de Xinjiang

de AI YING

    Xinjiang situas en la nordokcidenta parto de Cinio. Gi estas vasta kaj tre bela kun ricaj naturaj produktajoj. Gi estas koncentre logata de multaj nacioj. Tie gueblas ne nur diversaj naciaj moroj, sed ankau tiklas apartaj nacimalplimultaj mangajoj.

Ujgura kuko nang -o

    Preskau cie en Urumqi vidigas butiko de nang -oj kaj en Kashi de suda Xinjiang tiaj butikoj estas pli multaj. En Urumqi la butiko de nang -oj, funkciigata de Abuladaman, estas la plej fama. La ujguraj nang -oj havas du specojn, t.e. la sekan kaj olean. La seka nang -o estas farita el faruno, dum la olea el faruno, oleo kaj ovo. Estas ankau nang -o, miksita kun diversaj fruktoj, sezamo, mielo kaj viando. La nang -oj havas diversajn formojn, kiuj plejparte estas rondaj, grandaj kaj malgrandaj. La malgranda nang -o estas granda kiel juglando, dum la granda kiel marmitokovrilo. Estas ankau piramidforma kaj serpentforma nang -oj. Se oni bakas tiujn nang -ojn en speciala bakujo, do ili farigas aparte aromaj. Ili placas ne nur al ujguroj, sed ankau al hanoj kaj turistoj de aliaj lokoj.

    Oni iam elterigis sekan kadavron en la antikva tombejo Astana proksime de la ruino de antikva urbo Gaochang en Turpan. El la kuntombigitaj objektoj ja trovigis seka nang -o. La tombo estis konstruita antau 1200 jaroj, tio signifas, ke jam antau almenau 1200 jaroj en Xinjiang estis tia nang -o, kiu havas specialan signifon por la ujguroj. Tie cirkulas popoldiro: “Se oni ne mangas nang -on unutage, ili malsatas. Se oni ne mangas gin dutage, ili malfortas. Se tio dauras la trian tagon, ili ege maltrankvilas. Se tio dauras la kvaran tagon, ili mortas.” En Urumqi mi renkontis ujguran knabinon, kiu studis en Wuxi, sed poste revenis Xinjiang por labori. Mi demandis sin, kial si ne volas labori en la pitoreska urbo Wuxi, si respondis, ke tie ne troveblas nang -o.

    La nang -oj estas longe konserveblaj. La sekan nang -on oni povas konservi duonjaron, dum la olean almenau unu monaton. Oni povas mangi gin kun ordinara teo, butera teo au frikasita safajo kun buljono. Se oni metas la dispecigitan nang -on en la buljonon, la mangajo farigas aparte bongusta.

    Xinjiang-anoj ciam portas nang -on ec dum la vojago. Komercistoj antau ekiro al aliaj lokoj ciam preparas multe da nang -oj, iafoje ec pli ol cent, kaj ies familianoj ec aerposte sendas nang -ojn al ili, malgrau la alta sendokosto. La nang -oj akompanis la Xinjiang-anojn pli ol dek jarcentojn kaj estas fidela akompananto de la logantoj. Ie oni okazigas benadan ceremonion por bebo cirkau-40-taga, kiun ceestas ekskluzive infanoj. La mastro preparis nang -on, grandan kiel glasbuso kun mielplena kavo interne. La infanoj lekas mielon per lango, formangas la nang -on kaj revenas hejmen.

Tri kuirmanieroj de safajoj

    Ce Kanas-lago mi unuafoje sciis la bongustecon de kuiritaj safajoj. Mi kaj dekkelkaj kolegoj kune acetis safon kaj kuiris la safajojn per tri manieroj: safajo mane prenata, rostita safajo kaj rizo mane prenata. Antau cio oni surstangigis safajon kaj rostis ilin super fajro. Super fajro la safajo kun salo, pipro kaj aliaj spicajoj forte aromas. En palpebruma dauro ni formangis kelkajn pecojn. Post tio oni prezentis al ni mane prenatan safajon, ciu peco estas granda kiel homa pugno. Ni trempis la safajon en salakvo kaj mangis gin kun granda apetito. Mi pririgardis la kuiranton kaj trovis, ke li stufis la safajon nur en akvo tute sen spicajo. Mi maltrankvilis, pensante, ke la tiamaniere preparita safajo certe odoras fortan safajan odoron, sed tute ekster mia atendo la preparita safajo havas neniun malbonan safajan odoron, sed en aliaj lokoj de Cinio oni metas diversajn spicajojn, kiaj ajlo, zingibro, senoprazo, ilicio, zantoksilo ( Zanthoxylum bungeanum ) kaj rizvino. Sed tie per akvo oni povas prepari bongustan, aroman safajon. Tion ni ne povas ne atribui al la bona naturmedio tute sen polucio.

Mane prenata rizo

    Tio estas originala mangajo en Xinjiang. Gi estas farita el fresaj safajo, karoto, cepo, kuiroleo kaj rizo. Oni preparas gin tiamaniere: Unue oni trancas la safajon en malgrandajn pecojn kaj fritas ilin en kuiroleo. Oni miksas ilin kun karotaj kaj cepaj strioj, versas konvenan kvanton da salo kaj akvo, metas lavitan rizon en la marmiton kun la supre menciitaj materialoj, kuiras ilin unue per forta fajro kaj poste per milda fajro. Post kiam la rizo komplete kuirigas, oni kirlas ilin kun la viando kaj legomoj. Jen estas preparita mane prenata rizo. Cie en Xinjiang aceteblas tia mangajo: En la granda marmito brilas la negblanka rizo punktita de rugaj karotaj strioj kaj supre estas safaj ostoj kaj kelke da safaj-pecoj. Mi prenis la mangajon per plado kaj cerpis per kulero. Ujguraj servistoj instruis min preni gin per mano. Ni provis, sed malsukcesis. Multe da rizo falis teren.

    Ni ciuj enviis la fortan korpon de ujguroj. Ili atribuis tion al konstanta mangado de tia mangajo. Ili diris, ke tia mangajo estas nutrorica. Certe, la safajo estas nutriva, karoto estas nomata ankau malgranda ginsengo kaj cepo estas verda legomo kontrau kancero, tial la mane prenata rizo estas sanprotekta. Oni diris, ke tia mangajo estis inventita de iu kuracisto: Antau pli ol 1000 jaroj kuracisto Abuduaini estis debila en la maljuneco. Li prenis diversajn medikamentojn, sed ne resanigis. Li do komencis esplori pri mangajo saniga kaj kuraca. Li multe provis kaj fine inventis la mane prenatan rizon. Li prenis bovlon da tia mangajo matene kaj vespere kaj dank' al tio lia sanstato plibonigis iom post iom. Poste li rekomendis la recepton kaj kuirmanieron al aliaj kaj la mangajo rapide famigis tra la tuta Xinjiang.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688