Tradiciaj festoj de Tibet-nacio

Tibeta Novjara Festo

    Tibeto en la antikveco ne havis kalendaron kaj prenis floradon de persikarboj kiel komencighon de nova jaro. La nuna kalendaro aperis en la 1027-a jaro. La Novjara Festo estas la plej solena festo de la nacio kaj en tiu festo oni reciprokas saluton kaj bondezirojn.

    En la lasta monato de la jaro la tibetnacianoj sin okupas pri preparado por la Novjara Festo. Ili maceras sekalajn grajnojn en pelvo por oferi ilin al budho en la Novjara Tago. Ili faras frandajhojn el butero kaj faruno, faras novajn vestojn kaj purigas la loghejon. En la malnova urboparto kaj kamparo oni pentras sur muroj bonauguraj diversajn bonaugurajn bildojn per kalko, blanka lako au sekala faruno. Iuj pentras skorpion por fortimigi herezajn objektojn.

    En la lasta vespero de la jaro oni manghas farunajn buletojn en signo de forpelo de diabloj. Farante buletojn, dommastrinoj kutime enmetas malgrandajn objektojn. Kiu akiros buleton kun la enmetita objekto, tiu estos gratulata de la aliaj, ke li estos felicha en la nova jaro.

    Frumatene de la Novjara Tago maljunaj rakontokantistoj kantas por beno. Kaj nun oni disaudigas tian rakontokantadon per magnetofono. La nacianoj metas sekalajn ghermojn, shafkapon kaj bombonojn en budhan nichon au shrankon. Ili vestas sin per novaj vestoj, sidas sur novaj kusenoj kaj frandas “felichigan manghajhon” el nuksoj, butero kaj sukero. Poste grandaghulo alportas kuban ujon kun grajnoj, kaj la cheestantoj lauvice pinchas kelke da grajnoj kaj jhetas ili en aeron kaj metas kelke da grajnoj en la bushon. Tiam la grandaghulo salutas la tutan familion kaj la aliaj esprimas al li bondezirojn. En la unua tago oni ne intervizitas. Oni komencas viziti en la dua tago de la nova jaro. Intervizitado dauras duonmonaton.

Granda Alvoka Ceremonio

    Ghi estas la plej solena religia festo de Tibeto. Ghi originis en 1409, kiam Congkapa, la fondinto de Gelug-sekto de lamaismo kaj religia reformisto, faris preghadon en Lhasa. Dum tiu tempo 20 mil lamaoj de la tri grandaj temploj de Tibeto kolektighas en Jokhang-templo por preghi al Shakjamunio kaj partopreni en ekzameno por la titolo Gebshes.

Festo de Printempa Semado

    En tiu festo oni jungas junan bovon, por ke ghi lernu plugi en kampo. La festo ne havas regulan daton, sed en la unua monato de la jaro. 3-4 tagojn antau la festo la kamparanoj devas pretigi sekalan vinon kaj ornamajhojn por la tirbestoj. Che sunlevigho en tiu tago, virino naskighinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la kuranta jaro kaj kelke da maljunaj kamparanoj en festaj kostumoj kunportas vinon, teon, flagon kun sutroj kaj incensujon al la kampo, kie oni komencas plugadon, por kulti teran dion kaj agrikulturan dion. Post tio ili reiras en la vilaghon, kaj chiuj vilaghanoj en novaj vestoj venas al la kampo kondukante tirbestojn. Ili sidighas sur la tero kaj ghuas teon kaj vinon. Post tio kelke da viroj bruligas incenson, starigas flagojn kun sutroj, laute kantas odon kaj kultas diojn por fari provan plugon. Kutime chiu familio alkonkukas paron da bovoj kaj la dommastrino prezentas vinon trifoje al la chielo, shmiras la frunton de la bovoj trifoje per butero por esprimi peton de felicho. La virino naskighinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la kuranta jaro dissemas la unua kaj post tio komencighas printempa plugado. Post la ceremonio oni kutime faras konkurson de kurado kaj atletikon.

Chevalkonkurso de Damxung

    Chevalkonkurso de Damxung komencighas en la 10-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro kaj dauras tri tagojn. Origine oni okazigis chevalkonkurson por celebri richan rikolton, fari foiron kaj amuzadon. Poste oni faras religian aktivadon dum la chevalkonkurso. La chevalkonkurso de Damxung inkluzivas chevalkonkurson, arkpafadon kaj varieteon.

Dama-festo de Gyangze

    La festo havas historion de pli ol 500 jaroj. Dum Saga-dinastio la suvereno Paba Sangbu ghuis altan respekton de la popolo. Post lia forpaso la dischiploj chiujare okazigis ceremonion por rememorigi lin. Sed poste la tradicio estis rompita de militado. En la 1408-a jaro lia filo Gongsang Raopa heredis la tronon kaj restauris la kultadon. De la 10-a ghis la 17-a de la kvara monato de tiu jaro li aranghis preghadon, kultadon kaj diversajn amuzadojn en forta religia signifo. En la 1447-a jaro suvereno Zhaxi Raodan aldonis al la kultado rajdkonkurson, arkpafadon, tibetan operon kaj varieteon. Kaj la tradicio dauris ghis nun.

Bano-festo

    Bano-festo okazas de la 6-a ghis la 12-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro. Mito diras, ke antau longe malofta epidemio atakis Tibeton kaj multe da homoj kaj brutoj estis pereigitaj. Avalokiteshvaro sendis 7 feinojn porti 7 botelojn da magia akvo el la chiela lago, ke ili vershu la akvon en chiujn riverojn de Tibeto. Tiunokte la tibetanoj vidis en songho, ke marasma knabino kun vundoj kaj cikatroj tra la tuta korpo sin lavis en rivero kaj resanighis post elakvigho. La tibetanoj tuj imitis tion kaj banis sin en akvo. De tiam formighis la kutimo banighi en rivero en sep tagoj fine de somero kaj komence de autuno, kiam steloj brilas sur la chielo. En tiuj 7 tagoj chu viroj chu virinoj, chu junaj chu maljunaj, chu urbanoj chu pashtistoj, chiuj venas al riveroj au lagoj por sin bani. Ili starigas tendojn, sternas tapishon, amuzighas kaj naghas en akvo. Tagmeze ili havas piknikon el sekala vino kaj butera teo. Kiam subiras la suno, ili revenas hejmen tre kontentaj.

Lanterna Festo

    La festo okazas en Lhasa en la 15-a de la dua monato lau la tibeta kalendaro. En tiu tago lamaoj kaj laikoj faras diversajn oferajhojn el kolorigitaj buteroj kaj montras ilin sur bretaroj ambauflanke de Jokhang-templo. En nokto oni lumigas lanternojn ornamitajn per abundo da figuroj de floroj, feoj, birdoj kaj bestoj. La rigardantoj kantas kaj dancas sub la lanternoj ghis tagigho. Oni diras, ke char tiu tago estas dato de budhigho de Congkapa, fondinto de la flava religio, nome Gelug-sekto de lamaismo, chiuj familioj bruligas buterajn lampojn sur sia tegmento, recitas sutrojn kaj preghas por rememorigi lin.

Jahurta Festo

    La Jahurta Festo estas grava festo de tibetanoj. En la pasinteco, kiam budhistoj revenis de memkulturado en templo sur monto, iliaj familianoj kaj parencoj iris al la monto por bonvenigi ilin. Revenvoje oni frandis jahurton, kantis kaj dancis. La festo originis antau la 17-a jarcento, kaj tiam la festo estis ekskluzive religia. Congkapa difinis disciplinon por la dischiploj, ke en somero ili memkulturu en chambroj. Char somero estas plej vigla sezono de animaloj kaj homa aktivado eksterdome hazarde vundus ilin. La tabuo dauras ghis la fino de la sesa au komenco de la sepa monato lau la tibeta kalendaro. Kiam la tabuo estas nuligita, la religiuloj forlasas la templojn, ghuas frandajhojn inkluzive de jahurto donacitajn de laikoj kaj senzorge sin distras.

Wangguo-festo

    Chi tiu festo sen regula dato dauras 1-3 tagojn por peti richan rikolton. La festo havas historion de pli ol 1500 jaroj. En la festo kamparanoj sen distingo de agho kaj sekso, vestitaj per festaj vestoj, chirkauiras la kampojn tenante en manoj sekalajn spikojn, bibliojn kaj kolorajn flagojn. Portante pagodforman stakon da sekalaj kaj tritikaj spikoj ornamitan per blankaj silkaj rubandoj, la ceremoniantoj kantante chirkauiras la kampojn en akompano de tamburado kaj gongado. Post la ceremonio oni ripozas apud rivero au en arbaro por ghui buteran teon kaj sekalan vinon kaj sin amuzas per kantado kaj dancado. En iuj lokoj oni aranghas chevalkonkurson, arkpafadon, akrobatajhojn kaj tibetan operon. La feston sekvas tuj intensa autuna rikoltado.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688