Speciala dorsa korbo

de ZI YOU

    Dorsaj korboj estas ofte uzataj ujoj de tughja-oj, unu el la chinaj nacimalplimultoj. Ili estas diversspecaj: krudaj kaj malfacile difekteblaj por produktado kaj delikataj por la chiutaga vivo.

    Che edzinigo de filino la gepatroj preparas porlavan korbon kiel doton. La tiel nomata porlava korbo kun belaj desegnoj estas tre delikata el maldikaj bambuaj strioj, kio montras ne nur la ekonomian staton de shia gepatra familio, sed ankau shian lertecon kaj diligentecon. Post kiam la filino naskis infanon, shiaj gepatroj donacas al shi cilindroforman kaj tre delikatan dorsan korbon por teni la infanon.

    Por teni maizon kaj milion oni devas prepari altan dorsan korbon, kiu havas grandan bushon, maldikan talion kaj kvadratan bazon. Por teni hejtajhon kaj fojnon oni devas prepari barelforman korbon el dikaj bambuaj strioj. La tughja-oj havas ankau alispecajn korbojn, kiuj estas unu metron altaj kun diametro de 40 cm. Tughja-aj viroj trairigas du tiajn korbojn plenajn de maizspikoj per vekto. Shultroportante tiajn korbojn, oni facile iras malsupren sur krutaj montodeklivoj. Estas ankau ligna korbo, t.e. oni faras korbojn el kelke da lignaj bastonoj, ligitaj per bambuaj strioj kaj per tiaj korboj oni transportas lignon, shtonon kaj porkon. Estas ankau akva korbo, plektita el ledo, kun alta talio kaj malgranda busho. Tiaj korboj estas urushiitaj interne kaj ekstere. Char sur la montoj mankas akvo kaj la tieaj tughja-oj devas cherpi akvon el ravino kaj porti ghin hejmen.

    Zhangjiajie esas fama turisma loko en la okcidenta parto de Hunan-provinco. Tie la montoj estas altaj kaj deklivoj krutaj. La tughja-oj loghantaj sur altaj montoj uzas surdorsajn korbojn, kaj en iliaj okuloj la dorsaj korboj estas nemankigeblaj kiel kameloj en dezerto kaj boatoj sur lagoj kaj riveroj.

    Tie la montoj estas shtonozaj kaj montvojo similas al shtuparo pendanta sur la montosupro ghis la piedo. Mi kaj kelke da aliaj turistoj kune grimpis la monton anhele kaj hazarde renkontis montanojn supren grimpantajn por kolekti drogherbojn kaj chiuj portis grandan korbon sur la dorso. Antau la alta monto, la glitiga vojo kaj la kotoplenaj montanoj, mi tre facile imagis al mi, kiel malfacila estas ilia vivo.

    Sur la montosupro mi vidis, ke kelke da homoj tie konstruas kablojn super kelke da montoj kaj mi malsupreniris per alia vojo. Mi renkontis kelke da lokanoj, kiuj sin okupis pri transportado per surdorsaj korboj.

    La vojo estis abrupta kaj preskau vertikala, kio timigas la irantojn. Mi vidis multe da homoj, kiuj transportas sablon kaj gruzojn per dorsaj korboj, char tie mankis autoj, tial oni per dorskorboj transportis sablon kaj gruzojn al la montosupro por la konstruado. La transportantoj senescepte estis lokaj montanoj en krudaj vestoj. Chiu korbo kun sablo kaj gruzoj pezis proksimume 50 kg. Por transporti la pezajhojn ili devis piediri 5 km sur la glitiga montvojo. La laboro estis peza kaj survoje ili devis fari plurajn pauzojn. Ili havis chiu lignan bastonon en la mano. Kiam ili pauzis, la bastono subtenis la dorskorbon kaj che la piedirado la bastono helpis ilin faciligi la iradon. Tio rememorigis la vortojn de mia amiko: “En la okcidenta parto de Hunan ne estas vojo, sed nur dorskorboj.”

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688