Je
150 km sudokcidente de Guiyang, chefurbo de Guizhou-provinco,
estas shtona vilagho kun multe da domoj tegmentitaj per shtonaj
platoj kaj altaj kasteloj. Tie vivas grupo da strangaj homoj,
kiuj chiam portas lozan robon kaj parolas apartan lingvon. Iliaj
moroj estas tute diferencaj de tiuj de aliaj lokoj en Chinio.
Ili havas sian propran regulon. Post esplorado oni konkludis,
ke ili estas posteuloj de garnizonantoj sur la Guizhou-a Altebenajho.
Shtona kastelo
Finighis la serenaj tagoj kaj ekblovis malvarmeta vento. En tia
tago la montoj aspektas kiel chin-stila pentrajho. Jen en tia
tago ni direktis nin al Yunshantun-kastelo.
Ni iris sur zigzaga vojo kaj fine venis
en ebenan lokon. Majesta turo sur urbopordego staras en la valo
inter montoj. Sur alero de la turo vidighas nomo de la vilagho.
Rokegoj ligis la shtonan urbomuron kun la ambauflankaj montoj,
kio formis fortikan fortreson. Lokanoj diris, ke ili estas posteuloj
de garnizonantoj en Ming-dinastio (1368-1644). Pro milita bezono
chiuj iliaj vilaghoj estis konstruitaj en strategie grava loko.
Mi atente rigardis la fortreson kaj vidis, ke sur la efloreskinta
shtono ankorau vidighas kreneloj por arkpafado. Sur la alta turo
klare vidighas belaj pejzaghoj malsupre. Tio estas grava strategia
loko.
Fakte
la konstruajhoj shanghighis en longa tempo. Komence oni starigis
tie nur simplajn konstruojn kaj fiksloghinte ili konstruis nestosimilajn
domojn, kiuj fine shanghighis en hermetikan konstruajharon ligantan
kastelojn kun la montoj. Hodiau tie ankorau vidighas postsignoj
de la antauaj konstruajhoj.
Ming-stilaj vestoj
Tie
antaue preskau chiuj virinoj portis robon kun larghaj manikoj,
zonitan per silkajhoj. Iliaj shuoj estis tolaj kaj broditaj, kio
impresas kiel virinoj sude de Yangzi-rivero en Ming-dinastio.
Oni diris, ke la virinoj chiam portis tiajn vestojn. Ili chiuj
portis arghentajn orelringojn. Iliaj roboj estis bluaj kun bela
pasamento che la basko kaj manikoj. Iam oni opiniis, ke ili estas
brancho de mjau-oj, sed ili asertis, ke ili estas hanoj, tamen
ili malofte geedzighis kun lokanoj kaj heredis la tradicion de
la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero.
Oni diris, ke hodiau multe da junaj homoj
ne shatas la tradiciajn bluajn robojn, kiajn iliaj antauuloj portis.
Anstatau resti en la hejmloko ili volas montri sian talenton en
la ekstera mondo. Nun motorcikloj, televidiloj kaj aliaj modaj
aparatoj vidighas en la vilagho.
Tera teatro
La
tiel nomata tera teatro enkondukighis tien de la garnizonantoj
en Ming-dinastio. Ghi devenis de la ceremonioj por kuraghigi la
antikvan armeon.
Ghenerale oni akompanas ludadon de la
teatro nur per tamburo kaj tamtamo. Por la teatro oni ne bezonas
specialan scenejon. Sur ebena tero la aktoroj povas ludi la teatron.
Kun masko sur la vizagho, kovrita per nigra gazo, kun flagoj sur
la dorso kaj glavo kaj aliaj armiloj en la mano, ili vigle prezentas
la teatron. En simpla militista kostumo ili batalas akompanate
de tamtamo kaj tamburo.
Tio
estas tipa militista ludo. La aktoroj estas viroj senescepte.
La portataj maskoj estas animo de la teatro. La maskoj estas skulptitaj
el firma siringo au poplo. La tera teatro iel similas al pekina
opero. La blanka vizagho aludas belan junulon, dum rugha - honestulon
kaj nigra - bravulon, kaj la vizagho kun nigraj strioj sur blanka
fono maliculon kaj la flava vizagho bravulon. La teatro rakontas
chefe pri antikvaj naciaj herooj.