Ni
atingis Derung-nacian vilaghon en la nordokcidento de Yunnan-provinco
en pluvo. Enirinte en domon, ni demetis la malsekan jakon kaj
pendigis ghin sur la muro. La mastro invitis nin sidighi kaj hejtis
la fajrujon en la mezo de la chambro. La gastama mastro cherpis
el urno memfaritan vinon por bonvenigi nin. La gaja fajro kaj
forta vino refreshigis nin el laco pro la longa vojagho kaj malvarmo
pro la pluvo. Poste la mastro komencis prepari manghajhojn. Jen
li metis jhus rikoltitajn terpomojn en la fajrujon, jen li sensheligis
tritikajn grajnojn en pistujo kaj muelis ilin kaj fine faris ilin
buloj. Kaj baldau pretighis la bungustaj kamparaj manghajhoj.
Tradicia vivmaniero tiel harmonie kunekzistas
kun la moderna civilizacio, ke oni zumas popmuzikon manteksante
au pistante. Chie en la loghloko de Derung-nacio oni povas vidi
tiajn scenojn.
La
loghloko de la nacio limtushas Tibeton en la nordo, la neghan
Gaoligong-montaron en la oriento kaj Birmon en la sudokcidento.
La loko estas izolita de negho en vintro, kaj en somero la klimato
estas pluva kaj malseka. Influate de la tropika musono de la Hindia
Oceano, la kreskado de vegetaloj kaj shanghigho de klimato de
la loko karakterizighas per vertikala dislokigho.
En la pasinteco la nacio estis duonfermita
de la ekstero kaj nun ankorau konservighas la trajtoj de la posta
periodo de la primitiva socio. La nacianoj sin okupas pri maldelikata
terkulturado kaj chasado.
La nacianoj estas laboremaj, kuraghaj
kaj honestaj. Ili fidelas al sia promeso. Ili ne shlosas sian
domon. En autuno ili konservas siajn rikoltajhojn sur kampo. Ili
havas sian grenejon sur montodeklivo malproksima de la hejmo.
Kiam ili vojaghas, ili pendigas manghajhojn, bezonatajn revenvoje
sur arboj apud la vojo, kaj neniu forprenas la rezervajhojn. La
moderna vivo multe shanghis la fizionomion de la nacianoj, sed
ilia bona tradicio restas senshangha.
Post dutaga tangado en autobuso ni venis
al Gongshan-gubernio. En la urbo ni vizitis sinjoron Abo, kreinton
de la skriblingvo de la nacio kaj emeriton de la Kultura Domo
de la gubernio. En ne tre flua Han-a lingvo li konigis al ni la
historion kaj kulturon de la nacio.
La
nacio ne havis sian skriblingvon kaj notis per signoj gravuritaj
sur ligno. Antau 50 jaroj li venis al Pekino por partopreni en
la Tutlanda Konferenco de Kulturaj kaj Literaturaj Laborantoj
kaj konatighis kun multaj alinacianoj. De ili li sciis, ke multaj
nacimalplimultoj ne havas sian skriblingvon. Li ekhavis la intencon
krei skriblingvon de sia nacio. Fine li sukcesis.
Ni ekiris al Derung-rivero. Ni transgrimpis
multajn montojn kaj travadis multajn riverojn. Kiam ni venis al
apika monto, ni trovis, ke ni staras en nubo. De tempo al tempo
alshvebis facila kanto el profunda nebulo, kio multe plezurigis
kaj imagigis nin. Sur montvojeto ni renkontis kelkajn Derung-nacianojn.
Ili amike ridetis al ni kaj mallaute interparolis en sia lingvo.
Veninte al modera deklivo meze de monto,
ni atingis Derung-nacian vilaghon. Jen kion ni konis en la komenco
de la artikolo.
Palafito, ligna kabano kun muro el arbotrunkoj,
ligna pistujo, shtona muelilo kaj Derung-tapisho karakterizas
la nacion. Chu maljunuloj, chu infanoj, chiuj senescepte portas
sur si Derung-tapishon strikte konforman al la respektiva mezuro.
Tia tapisho estas nepre necesa en la vivo de la nacianoj. Ghi
estas manteksita el kotono, kanabo kaj silko. Ghi estas mola kaj
klasika. Ghi havas multajn funkciojn: tage ghi gardas portanton
kontrau malvarmo kaj en nokto servas kiel litkovrilo. Krome ghi
estas donaco de geamantoj. Delikata tapisho estas tradicia vesto
de viroj.
En la epoko kun evoluinta moderna industrio,
manteksita tapisho trovas shaton de pli kaj pli multaj homoj.
En la urbo de la gubernio ni vidis, ke junulinoj teksas tapishon
kaj samtempe televidas.
Same
kiel che iuj aliaj nacimalplimultoj, malaperis au iom post iom
malaperas la tradicia kulturo de Derung-nacio. Ekzemple pli kaj
pli malmultighis homoj havantaj vizaghan tatuon. Antaue knabinoj
en 12-13 jaroj devis tatui la vizaghon por marki adoleskantighon.
Ili shatis tatui sian vizaghon je desegno de papilio kredante,
ke ili farighos papilio post sia morto. Sed nun nacianoj de malpli
ol 50 jaroj jam ne havas tatuon sur sia vizagho.
Tradicio kaj moderna kulturo nerimarkite
alternas kaj disvolvighas en la regiono de Derung-nacio. Infanoj
kun tapisho portantaj librosakon plenan de modernaj kulturaj scioj
sidas apud shtona muelilo kaj ligna pistujo gravuritaj je historia
rememoro kaj sin amuzas per ludo lernita che la geavoj.
De
tempo al tempo okazas konflikto inter la tradicio kaj moderna
kulturo. Sur la muroj en lignaj kabanoj nigrigitaj de fulgo pendas
abundo da trofeoj, kranioj de bestoj, ne plu uzeblaj pafarkoj
kaj sagoj, afishoj kun portretoj de charme ridetantaj gesteluloj,
honoraj atestiloj por bona lernado de infanoj... Pli interese
estas, ke vi povas “diskuti” kun elementlernejanoj
pri moderna popmuziko, televidaj filmoj au herooj en filmoj. Ili
povas “diskuti” kun vi en flua Han-lingvo, kanti popmuzikajhon
kaj fari “komentarion”. Estas malfacile kredeble,
ke tiel granda shanghigho okazis al Derung-nacianoj, kiuj vivas
en vilaghoj tiel malproksime de grandaj urboj.