Hezhe-nacianoj
sin vivtenas per fishkaptado kaj chasado kaj fisho estas ilia
chefa plado. Ili havas multajn metodojn por prepari pladojn el
fishoj. Ili au bakas fishojn sur fajro au vaporumas. Ili shatas
ankau fishajhojn nekuiritajn. Ili tranchas fishviandon en maldikajn
striojn kaj spicas ilin per tre diversaj spicajhoj. Tia fishajho
estas tre bongusta kaj longe konservebla. En chefsezono ili sekigas
la kaptitajn fishojn per sunumado
au fajro por rezervi ilin por bezono en postsezono.
La nacianoj havas specialan ejon por
konservi fishajhojn. Kutime chiu familio havas tian ejon en la
korto. Tie oni tenas ankau instrumentojn por fishkaptado.