Virinoj
de Mjau-nacio estas tre lertaj en brodado kaj en la agho de 7-8
jaroj jam komencas lerni brodadon instruate de la patrino au fratino.
Kiam ili aghas 15 au 16 jarojn, ili jam farighas tre lertaj en
la arto. Krom festaj kostumoj, la knabinoj brodas ankau sekrete
ion alian. Kaj oni nomas tion sekreta brodado.
Kion ili brodas? Ili brodas kun plena
amo chapojn, vestojn, shuojn kaj vindajhojn por sia estonta infano.
Ili brodas tiujn evitante alies cheeston, precipe cheeston de
la patro kaj fratoj. Kiam ili edzinighos, ili jam brodis dekkelkajn
chapojn, 20-30 vestojn, 10-20 parojn da shuoj kaj 7-8 vindajhojn.
Kiam ili finos la brodadon, ili konservos la brodajhojn che la
patrino. Se ili jam ne havas la patrinon, ili konfidos la brodajhojn
al la edzino de frato au edzinoj de onkloj.
Ech che la edzinigho ili ne montras siajn
brodajhojn, kaj malsekretigas ilin nur kiam ilia unua infano farighas
unumonata.
Kelke
da tagoj antau la unumonatigho de la bebo, la edzo devas pretigi
vinon, ovojn, kokojn, fishojn kaj viandon por regali gratulantojn.
Kaj la familianoj de la juna patrino devas pretigi gluecan rizon,
ovojn, kokojn kaj fishojn. Krome ili elmetas la konservatajn brodajhojn
kaj klasifikas ilin en diversajn pakojn. Frue en la tago de la
unumonatigho de la bebo, membroj de la familio de la edzino portas
la donacojn kaj brodajhojn al shia hejmo.
Kiam la gastoj atingas la vilaghon, junaj
virinoj renkontas ilin che la enirejo de la vilagho kaj transprenas
la donacojn, por ke la gastoj sensharghe eniru en la vilaghon.
La brodajhoj de la juna patrino jam estas bonorde montrataj sur
la longa tablo en la sidochambro de la familio de la edzo. Post
trinko de vino la gastoj eniras en la domon kaj laudas la sekretajn
brodajhojn. La juna patro, kiu unuafoje vidis la sekretajn bordajhojn
de la edzino, dronas en granda ghojo pro la laudo de la gastoj.
La kolorrichaj kaj delikataj brodajhoj montras la saghecon de
la juna patrino.