La
longhistoria tibeta nacio vivas sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho,
multe izolita de la ekstera mondo. En sia aparta socia medio iom
post iom formighis ghiaj propraj ritoj kaj moroj diferencaj de
tiuj de aliaj nacioj.
Pri nasko
Se naskighis en tibeta familio bebo,
oni metas amaseton da rokoj che la enirejo de sia hejmo. Se ghi
estas knabo, do la amaso konsistas el kreto; se ghi estas knabino,
do la amaso povas konsisti el ajnaj rokoj. Kaj plie oni bruligas
branchojn de pino kaj cipreso. En la tria tago (por la knabeto)
au la kvara tago (por la knabineto) post ghia naskigho la parencoj
kaj amikoj venas por gratulo. Ghenerale la gastoj donacas al la
infano kaj ties gepatroj sekalan vinon, buteran teon, infanajn
vestojn kaj chapojn. Che la enirejo de la hejmo la gastoj shutas
sur la rok-amason sekalan farunon kaj pos tio endomighas. Endomighinte,
la gastoj antau chio prezentas hada-on al la akushintino
kaj shia novnaskito, vinon kaj teon al shi kaj atente rigardas
la novnaskiton kaj montras bondeziron al ghi. Tiu moro heredighas
de antau 1.5 mil jaroj.
Post monatigho de la novnaskito la patrino
kaj novnaskito devas eldomighi portante novajn vestojn en bonaugura
tago. Akompanate de familianoj au parencoj, ili pilgrimas al lamaisma
templo kaj post tio vizitas parencojn kaj amikojn, kiuj ghenerale
estas felichaj kun tri generacioj, kun la signifo, ke en la estonteco
ankau la novnaskito havos tian familion.
Ghenerale al la novnaskitoj donas nomon
vivaj budhoj au prestighaj maljunuloj. Tiam la gepatroj prezentas
al vivaj budhoj au prestighaj maljunuloj hada-on kaj
aliajn donacojn kaj la vivaj budhoj kaj prestighaj maljunuloj
donas al la novnaskito bonauspician nomon.
Nupto
En
Tibeto estas malpermesata geedzigho inter proksimaj parencoj kaj
precipe inter la patroflankaj parencoj.
Lau tradicio la gepatroj respondecas
pri la geedzigha problemo de siaj gefiloj, kiuj devas obei siajn
gepatrojn. Nun la gejunuloj preferas geedzighan liberon kaj sendependan
amon, tamen ili devas peti konsenton de la gepatroj. Por la tibeta
geedzigho estas tri pashoj, t.e. svatigho, gefianchigho kaj okazigo
de la nupto.
La junulo petas svatist(in)on prezenti
hada-on al la familio de la knabino en la nomo de liaj
gepatroj, tio montras oficialan svatighon.
Fianchigho estas ceremonio post konsento
de la du flankoj pri la amafero. Antau chio oni elektas bonauguran
tagon, skribi dokumenton pri fianchigho, kiu enhavas kunighon
de la gefianchoj, reciprokajn amon kaj respekton, obeon kaj respekton
al la gepatroj. La fianchigha dokumento ghenerale havas poezian
formon por facila legado.
En la tago de la fianchigha ceremonio
la fiancho devas donaci hada-on al chiuj membroj de la
familio de sia fianchino, monon al siaj estontaj bogepatroj pro
ilia nutrado kaj eduko al la fianchino kaj antautukon al sia estonta
bopatrino por danki ties flegadon al shi. Post prezento de teo
kaj vino oni legas la dokumenton. Tiam oni stampas ghin per la
stampiloj de la du familioj kaj donas ghin al la patroj de la
gefianchoj. Tiun ceremonion ne cheestas la gefianchoj. Post la
ceremonio oni lauvole celebras la tutan tagon.
Antauvespere de la nupto la novedzo sendas
donaci belan kostumon al sia novedzino por ke tiu sin vestu en
la sekvanta tago.
En la nupta tago la novedzo devas peti
iun, kiu havas kompare altan socian pozicion, gvidi karavanon
al la novedzina familio kun bele ornamita chevalo por rajdigi
la novedzinon hejmen. La chevalino devas esti graveda. Tiam en
la hejmo de la novedzino oni devas okazigi adiauan ceremonion.
Post kiam la karavano atingas la hejmon de la novedzino, ghi devas
surdorsigi al shi koloran sagon, kio montras, ke shi jam membrighis
al la novedza familio, kaj surkapigi al shi jadon, kio montras
ke la animo de la novedzo jam unuighis kun la shia. La novedzina
familio devas sendi akompananton. Che la eldomigho iu el la novedzina
familio devas ripetfoje krii : “Ne forportu nian felichon!”
ghis la novedzino malproksimighas.
Antau ol la novedzino atingas la novedzan
hejmon, oni devas dekoracii la enirejon de la hejmo kaj prepari
por la novedzino kusenon plenan de sekalo kaj tritiko por shia
uzo dum la dechevaligho. La kuseno estas tegita per kvinkolora
sateno, sur kiu oni devas fari bildon el tritikaj grajnoj. Membro
de la novedza familio kun sekala vino atendas la novedzinon che
la enirejo.
Oni devas kanti felichigan kanton kaj
prezenti hada-on al la novedzino, kiam shi dechevalighas
kaj endomighas. La novedzino sidas apud sia edzo kaj la karavanoj
de la novgeedzaj familioj sidas lau vico. Tiam oni proponas al
la cheestantoj vinon, prezentas hada-on al la budha statuo
kaj pliahgaj gemaljunuloj kaj gastoj. Plenuminte chion chi tion,
la novedzino, akompanate de sia novedzo, eniras en sian novgeedzan
chambron, dum aliaj komencas amuzighon. Tia aktivado dauras 3
tagojn. En tiu tempodauro la parencoj kaj amikoj prezentas al
ili donacon kaj hada-on, dum la mastro regalas ilin per
vino kaj teo. En tiu tempo la novedzino ne rajtas eldomighi. Shi
povas eldomighi nur post kiam finighas la celebra aktivado. Kaj
nur tiam shi povas ghui la felichon kune kun siaj familianoj.
Ritoj kaj etiketoj
La
ritoj kaj etiketoj de la tibetanoj estas diversaj. Ili havas intiman
rilaton ankau kun budhismo.
Tio chefe estas prezenti hada-on,
adorklinighi, riverenci kaj prezenti vinon.
En Tibeto estas tre populara ceremonio
prezenti hada-on. Tion oni faras en la geedzigho, funebra
ceremonio, festoj, vizito al pliaghaj personoj, kulto al budha
bildo, akcepto kaj adiauo de la amikoj. Hada-o estas
silka rubando, teksita maldense kiel reto. Estas ankau hada-o
el bonkvalita silko. Iuj estas 6-7 metrojn longaj, kaj aliaj 1-2
metrojn longaj. Per prezento de hada-o, la tibetanoj
montras siajn bonkorecon, honestecon kaj lojalecon. Jam de la
antikveco la tibetanoj opinias, ke blanko simbolas purecon kaj
felichon, tial hada-o ghenerale estas blanka. Kompreneble
estas ankau bunta hada-o: blanka, blua, flava, verda
kaj rugha. La bluo montras chielon, blanko -- nubojn, verdo --
akvon, rugho -- dion protektantan leghon kaj flavo – teron.
Lau la budhisma doktrino la bunta hada-o estas vesto
de bodisatvo, tial la bunta hada-o estas uzata nur en
specialaj okazoj.
Adorklinigho estas ofte vidata en Tibeto.
Oni faras adorklinighon antau budha statuo, budhisma pagodo, vivaj
budhoj kaj ech pliaghaj homoj. La adorklinigho estas longa, mallonga
au frapa klino de la kapo al la tero. En Dazhao-templo, Potala-palaco
kaj aliaj temploj kun religiaj aktivadoj ofte vidighas longa vico
da homoj, kiuj faras adorklinighon. Ili metas la du manojn kune,
levas ilin supren de sia kapo kaj mallevas ilin de la verto, preter
la frunto kaj brusto. Ili faras tion trifoje kaj kushighas surteren
kun la du manoj rekte etenditaj antauen. Post tio ili starighas
kaj ripetas la suprajn movojn plurfoje. En la pasinteco ofte vidighis
iuj piaj pilgrimantoj, kiuj iris de Sichuan, Qinghai kaj aliaj
lokoj al Lhasa. Sur tiu vojo milojn da kilometroj longa, ili faris
adorklinighon en chiu tria pasho en pluraj jaroj kun pieco. La
maldelikata shtonplato antau Dazhao-templo estis tute glatigita
pro frotado de la adorklinighantoj. Estas ankau frapa adorklinigho
en templo. Tiam oni trifoje kunmetas la manojn, levas kaj mallevas
ilin kaj kun la kapo klinita al la piedoj de la budha statuo,
delikate frapas la teron per sia kapo, kio montras elkoran penton.
Riverenco estas rito antau estimataj
homoj. Tiam oni devas demeti sian chapon, fleksi la talion je
45 gradoj kun la chapo en la mano proksime al la tero. Por la
samgeneraciuloj kaj ordinaraj homoj tio montras ghentilecon kun
la chapo antau la brusto kaj la kapo iom klinita. Iuj faras tion
ankau kun la manoj kunmetitaj. Antau la estimataj homoj oni devas
levi la kunmetitajn manojn supren de la kapo, klini la kapon kaj
fleksi la talion. Por reciproki saluton oni faras la samon.
Prezenti vinon estas tibeta moro en la
agrikultura kaj pashta regionoj. En festotagoj oni prezentas vinon
al la gastoj. En Tibeto chu viroj, chu virinoj, chu junuloj, chu
maljunuloj chiuj povas trinki sekalan vinon de 15-20 gradoj, nedistilintan
kaj faritan el fermetinta sekalo. Tiaokaze la gastoj devas unue
trinki tri bushojn kaj tuj post tio la tutan tason. Se ili ne
tiel trinkas, la mastro opinias, ke ili ne kontentighas au ne
scias ghentilecon. Trinki teon estas ordinara kutimo. Post kiam
la gastoj endomighas kaj sidighas, la mastrino au shiaj gefiloj
devas prezenti al ili buterteon. Kaj la gastoj akceptas la teon
nur tiam, kiam oni prezentas al ili la tason.
Sepultado
Tibeto estas vasta. La sepultado havas
diversajn manierojn: chiela, akva, enteriga, enstupaa kaj kremacia.
La tradicia sepultado estas farata rigore lau la difino.