Tibet-nacianoj
traktas mortinton per 5 sepultaj manieroj, nome stupaa, kremacia,
chiela, akva kaj enteriga. Influate de religio kaj hierarkio,
oni alprenas sepultan manieron lau la rango de la mortinto. Krome
la sepultaj manieroj estas iom diferencaj en diversaj lokoj.
Stupaa sepultado
Tio estas la plej altnivela sepultado,
aplikata ghenerale por grandaj vivaj budhoj. Unue oni mumiigas
la kadavron per sala akvo, macerajho de tibeta kartamo kaj aliaj
specialaj substancoj, kaj poste metas la mumion en stupaon. Foje
oni unue kremacias la kadavron kaj konservas la cindron en stupao.
Nur Dalai-lamao, Banchen kaj malmultaj grandaj vivaj budhoj havis
tiun honoron. La relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj konservighas
en ora stupao. La plej famaj el la stupaoj estas tiuj por la Kvina
kaj Dektria Dalai-lamaoj konservataj en la Rugha Palaco de Potala-palaco.
Por fari tiujn du stupaojn, oni uzis 110 mil taelojn da oro. Antaue
la stupaoj por relikvoj de Banchen estis faritaj el arghento.
Sed tiu por la Deka Banchen estas tegita per oro kaj inkrustita
per tre multaj gemoj.
Kremacio
Kremacio estas nobla sepultado, kaj en
Lhasa oni aplikas kremacion nur por altrangaj bonzoj. Post kremacio
oni au faras la cindron malgranda argila budhostatuo por poste
kulti ghin en religiaj lokoj, au disjhetas ghin en vento sur alta
monto, au disshutas ghin en riveron. En la sudorienta parto de
Tibeto, malproksime de Lhasa, kie abundas arbaro, oni aplikas
kremacion ankau por ordinaraj nacianoj.
Chiela sepultado
Tre populara sepultado en Tibeto, iniciatita
de hinda bonzo Tangba Sangjie en la 11-a jarcento. Oni portas
la kadavron al la speciala sepultejo, kaj la sepultentreprenisto
distranchas la kadavron kaj nutras aglojn per la distranchajhoj.
Lamaismo opinias, ke tiu maniero estas merito, kiu povas kovri
la pekon de la mortinto kaj utili al ties reenkarnigho. Por respekti
la moron de Tibet-nacio, la registaro de Tibeto publikigis dekreton
por malpermesi rigardi kaj foti la chielan sepultadon.
Akva sepultado
Tiu
maniero estas populara en loko ambauborde de la torenta Yarlungzangbo-rivero
kaj en profundaj valoj. Oni portas la kadavron apud la riveron,
distranchas ghin kaj jehtas la distranchajhojn en la torenton.
En iuj lokoj, por simpligi la proceson, oni volvas la kadavron
per blanka tolo kaj jehtas ghin en la riveron.
Enterigo
Plej malnova sepulta maniero kun historio
de pli ol 3000 jaroj. Tiu maniero estas ankorau aplikata en lokoj
oriente de Himalajo kaj en Medo-gubernio.
Sepultado de infano
En
la rivervala regiono de Lhasa, kiam infano de malpli ol 8 jaroj
mortis, oni ne povas apliki al ghi chielan sepultadon. Oni devas
shmiri ghiajn manojn, okulojn kaj bushon per salo kaj butero,
meti ghin en ceramikan poton, hermetike kovri ghin kaj poste pendigi
ghin en malnova domo au groto, por konservi la kadavron integra.
En arbara regiono sur la sudorienta Qinghai-Tibeta Altebenajho
oni metas kadavron de infano en bambuan korbon au lignan keston
kaj pendigas ghin sur arbon en speciala areo. Kaj oni nomas tion
arba sepultado.