La
Bama-a Jau-nacia Autonoma Gubernio situas en norda montregiono
de Guangxi. Tie la centjaruloj konsistigas 0.03% de la loghantoj,
pro kio la loko ricevis la nomon gubernio de longvivuloj. La longviveco
devenis chefe de la tieaj bona natura medio kaj apartaj homaj
cirkonstancoj.
Lokaj moroj
Krom la tradicia Printempa Festo, tie
estas ankau multaj aliaj popolaj festoj, kiaj festo por kulti
diablojn (la 14-a de la sepa monato lau la china lunkalendaro)
kaj Ghuang-a festo de kantado (la 3-a de la tria monato).
En Bama estas abundo da naturaj richfontoj
kaj homaj heredajhoj, kiaj primitiva arbara parko, Jiaole-kavo.
Tie estas ankau multe da lokaj produktajhoj,
kiaj aroma porkajho kun fragilaj ostoj kaj delikata karno. La
tiea kanabo estas richa je oleo. Ghi sanigas intestojn, stomakon,
okulojn kaj hepaton kaj taugas por digestado kaj vivlongigo. La
lokanoj prenas ghin kiel oleon.
La
tieaj popolaj metiartajhoj havas apartajn trajtojn.
La tieaj sportaj konkursoj estas diversspecaj,
kiaj ludo de turbo, trapezo kaj arkpafado.
Akvo kaj grundo
La longvivuloj plejparte trinkas akvon
el fonto che la ekstremo de la vilaghoj. Oni faris enketon al
200 maljunuloj kaj trovis, ke pli ol duono de la pli-ol-80-jaruloj
trinkas fontakvon la tutan vivon. Panyang-rivero estas la plej
granda rivero en Bama. La lokanoj nomas ghin patrina rivero kaj
vivlongiga rivero. En 2000 Chinio faris la 5-an censon kaj trovis,
ke 38 el la 74 pli-ol-cent-jaraj maljunuloj vivas en la baseno
de Panyang. Oni faris ekzamenon pri la akvo kaj trovis, ke la
akvo estas richa je seleno, stroncio, zinko, fero kaj aliaj mineralaj
elementoj kaj mikroelementoj kaj el tiuj seleno estas pli richa
ol tiu en aliaj lokoj.
Natura medio tauga por homa vivado
Bama apartenas al regiono regata de subtropika
musono. Tie la klimato estas agrabla chiam kiel printempe. Vintro
estas varmete kaj somere malvarmete. La jara averagha temperaturo
estas 20.4°C: januare 11.4°C kaj
julie 27.4°C. Ech en somero estas malvarmete nokte.
Tie la anjono en la aero estas centoble pli multa ol en aliaj
lokoj kaj ie ghia enteno estas pli alta.
Influo de genetikaj genoj
Tie la longvivuloj plejparte havas longvivajn
gefilojn kaj el iuj familioj chiuj generacioj havas pli-ol-90-jarajn
membrojn. Tie estas 108-jara maljunulino Huang, kies patro kaj
patrino mortis respektive en la agho de 95 kaj 98 jaroj. Kiam
oni faris enketon en 1998 shi estis 110-jara kaj shiaj fratinoj
aghis respektive 100 kaj 97 jarojn. Tial oni nomis ilin tri longvivaj
fratinoj. Tie estas pluraj longvivaj fratoj kaj geedzoj.
Nepoluitaj manghajhoj
La enketo montris, ke tie chiuj longvivuloj
prenas nepoluitajn manghajhojn. La longvivuloj pasigis multajn
jarojn en la tempo, kiam kemiaj organikajhoj ankorau ne popularighis,
kaj ili manghis chefe maizon kaj rizon, kiujn oni kreskigis per
natura sterko kun neniom da kemiaj elementoj, kaj plie ili preferas
sovaghajn legomojn. Se ili prenis kulturitajn legomojn, chi tiuj
plejparte estis freshaj. Nun ili daure preferas tiujn manghajhojn.
La enketo montris ankau, ke pli ol 90% de la longvivuloj ne shatas
mononatrian glutamaton. Ankau la kuiroleo estas kolzoleo kaj teoleo,
arakidoleo k.a. Krom tio ili preferas toufuon. Eble ankau tio
estas kauzo de ilia vivlongigho.
For de dibocha vivo
En Qing-dinastio (1644-1911), kiam imperiestro
informighis, ke tie estas 142-jarulino, li verkis poemon el kvar
versoj chiu kun 7 ideogramoj, persone kaligrafis kaj sendis la
kaligrafajhon al la 142-jarulino. La longvivulino rekompence donacis
al li sian "vivlongigan recepton". La suvereno malfermis
la leteron kaj rimarkis, ke tie estas skribitaj jenaj vortoj:
Se vi volas vivi pli ol cent jarojn, do ne estu tro sata. Ech
hodiau la longvivuloj kutimas nur duonsatigi sin. Ili estas ankau
diskretaj en seksa vivo. Lau ilia nacia kutimo, post nupto ili
ne ofte ghuas volupton. Nun la lokanoj ankorau observas tiun tradicion.
Pro tio reduktighis la fojoj de sekskunigho kaj dank' al tio ili
tenas sin modere en la vivo. Koncerne la materian vivon, ili shatas
abnegacion anstatau dibocho.
La tieaj longvivuloj plejparte estas
analfabetoj, ili tamen havas sian propran ghojon en diversaj amuzoj,
kiaj shakado, ludo de kartoj, kantado, rakontado kaj enigmo-divenado.
Popolaj receptoj kaj medicinaj kondichoj
En Bama estas multe da popolaj kuracistoj
kaj oni konas multe da efikaj receptoj. Tie vivas dekkelkaj longvivuloj,
kiuj iam malsanighis, tamen resanighis per chinaj drogherboj.
Dank' al plibonigho de la popola vivo kaj kuracaj kondichoj, la
sanprotekto de la maljunuloj estas garantiata.