Jau-nacianoj
vivas en multaj lokoj de Chinio kaj havas multajn branchojn. En
la Jinping-a Autonoma Gubernio de
Mjau-, Jau- kaj Taj-nacioj en Yunnan-provinco, che la landlimo
inter Chinio kaj Vjetnamio, vivas rughkapa Jau-nacio, brancho
de Jau-nacio.
En
vizitado en la gubernio miaj amikoj faris multajn fotojn de rughkapaj Jau-nacianoj,
kiuj tre interesis min. Mi admiris la vestojn kaj rughan triangulan kaptukon portatan
de tiuj virinoj. Mi havis la intencon viziti la lokon.
Estis
feliche, ke foiro okazis en la tago post mia atingo al la loko. La homoplena foiro
elspiris fortan lokan etoson. Mi serchadis rughkapajn Jau-nacianojn. Subite mi
vidis virinojn kun pinta rugha kaptuko. Ili estis ordigantaj achetitajn varojn
en kamiono. La kamiono jam estis plena kaj shajnis al mi, ke ili estis baldau
forirontaj. Mi tuj iris alparoli ilin. Unu el ili respondis al mi en nelerta Han-lingvo,
ke ili loghas en Ping'an-vilagho. Shi diris, ke ili venis al la foiro en frua
mateno kaj nun estis pretaj iri hejmen forvendinte siajn produktajhojn kaj achetinte
bezonajhojn. Ne estis facile por mi renkonti rughkapajn Jau-nacianojn kaj mi senpripense
grimpis en la kamionon por iri viziti ilian vilaghon.
La
vilagho estas ombrata de arboj kaj bambuaroj. Che eniro en la vilaghon, shi diris
al mi: "Samvilaghano Deng Caifu estas konstruanta domon kaj vi bonvolu iri
vidi la scenon." Mi petis shin gvidi la vojon kaj shi ghoje konsentis. S-ro
Deng afable regalis min per tagmangho. Dum la manghado li diris al mi, ke li loghas
en pajla kabano. Nun la vivo estis bonigita kaj li anstatauigas la pajlan kabanon
per brika domo. Konstruo de nova domo estas grava afero por la nacianoj, kaj multaj
amikoj kaj parencoj en la vilagho venis helpi lin. Lia edzino Pan Damei edzinighis
al li en la agho de dekkelke da jaroj kaj nun shi jam aghas 63 jarojn. Kiam ili
geedzighis, ili buchis porkon por regali la parencojn kaj amikojn per festeno
en du tagoj.
Post
la tagmangho mi daurigis mian vizitadon en la vilagho. Antaulonge mi audis, ke
kuracherboj de Jau-nacio ghuas renomon. Kaj la vilaghestro diris al mi, ke en
la vilagho estas avino Zhao Wumei, kiu estas tre lerta en kolektado de kuracherboj.
Mi tuj iris viziti shin. Shi estas 87-jara kaj aspektas sana kaj gajhumora. Mia
vizito ghojigis shin. Shia familio konsistas el 4 generacioj kaj ghuas grandan
harmonion. Shi diris, ke shi lernis kolektadon de kuracherboj de sia patrino,
kiam shi estis 20-jara. Shi kuracis pli ol mil homojn kaj shia plej granda talento
estas kuraco de ostorompo. Nun shi estas maljuna kaj ne povas iri sur montojn
por kolekti kuracherbojn kaj instruis sian kuracarton al bonepino.
Virinoj
de la rughkapa Jau-nacio estas lertaj en brodado. En la vilagho mi vidis tie kaj
tie grupojn de brodantaj virinoj. Ili brodas borderajhojn de siaj vestoj. Iliaj
brodajhoj havas fortan nacian guston.
En la vizitado
mi trovis, ke chiuj edzinighintaj virinoj estas senharaj kaj portas sur la kapo
triangulan rughan shtofon, kaj parto el ili portas krome arghentan diademon. Mi
ne demandis pri la origino. La tradicia kutimo heredighis kaj altiris al la malproksima
vilagho multajn turistojn.