Printempa
Festo estas la plej grava festo de la china popolo. Ghi devenis de kultado en
Shang-dinastio antau 3 mil jaroj.
Origino de novjara festo
Rakontighas
multaj onidiroj pri la deveno de novjara festo. La plej populara estas la jena:
En
antikveco en Chinio estis tre feroca monstro, kiu havas longan kapon kun korno.
Kutime ghi restis funde de maro tra la tuta jaro kaj surbordighis nur en la lasta
tago de jaro por engluti brutojn kaj homojn kiel manghajhon. Tial en tiu tago
homoj fughis en profundajn montarojn por eviti damaghon de la monstro.
Denove
estis la lasta tago de jaro. Homoj disiris kiel kutime por eskapi de la malfelicho.
Tiam venis en la vilaghon grandaghulo. Li admonis la vilaghanojn ne fughi kaj
pretendis, ke li povos venki la monstron. Li diris al la vilaghanoj, ke ili gluu
sur la pordo rughan paperon kun ideogramo, pendigu rughan lanternon antau la pordo,
fari fajron en domo kaj eksplodigu petardojn en korto en noktomezo, kaj tiamaniere
oni povos forpeli la monstron. La vilaghanoj dubis, sed agis lau lia konsilo.
En
noktomezo venis la monstro kiel kutime. Sed ghi flaris malsaman etoson en la vilagho,
ke sur chiu pordo estas rugha papero kaj la chambroj estas hele prilumitaj. Kiam
ghi proksimighis al iu domo, audighis en la korto bruega krakado. Ghi terurighis
kaj forkuris. Klarighis, ke ghi timis rughan koloron, fajrolumon kaj krakadon
de eksplodo.
En la sekvanta tago, nome la unua tago
de la nova jaro, la vilaghanoj sin vestis per novaj vestoj kaj gratulis unu alian
por celebri, ke ili fortimigis la monstron.
De tiam
oni faris la samon en la lasta tago de chiu jaro kaj la kutimo heredighis ghis
nun.
Kompreneble tio estas nur popolrakonto. Fakte
en la primitiva socio oni rimarkis la alternadon de la sezonoj kaj trovis la regulojn
inter la movado de la astroj kaj kreskado de agrikulturajhoj. Antau 3 mil jaroj
oni jam sciis indiki la situojn de konstelacioj per la polusa stelo kaj noti jaron,
monaton kaj tagon per Tiangan kaj Dizhi.
En
la novjara festo oni unue kultis diojn kaj prapatrojn, kiuj favoris ilin per richa
rikolto. Oni preparis manghajhon kaj vinon el nove rikoltita rizo kaj oferis ilin
al dioj kaj prapatroj, por ke ili daure patronu ilin.
Antau
1911 la chinoj uzis la lunan kalendaron. Kvankam institucioj kaj lernejoj havis
kiel ferion la unuan tagon de jaro lau la suna kalendaro, sed la popolanoj ne
rigardis tiun tagon festo. Por diferencigi la du novajn jarojn, oni nomis la unuan
tagon de jaro lau la suna kalendaro Unuataga Festo kaj tiun tagon de la luna kalendaro
Printempa Festo.
Post la fondigho de la nova Chinio
en 1949 la registaro prenis la sunan kalendaron shtata kalendaro. Sed la luna
kalendaro intime rilatas la kreskadon de agrikulturajhoj, kaj oni uzas ankau la
lunan kalendaron. La chinoj ferias tri tagojn dum la Printempa Festo.
Kiel
oni pasigas la Printempan Feston?
Antau
la Printempa Festo la familianoj, kiuj laboras aliloke, nepre devas reveni hejmen
malgrau vojagho de centoj au ech mil kilometroj.
Antauvespere
de la nova jaro oni devas glui sur la pordo rughan paperon kun bondeziraj vortoj
kaj bildojn. La lasta vespermangho de la jaro nepre devas esti abunda. Se iu el
la familianoj ne povas reveni ghustatempe, oni rezervas por li sur la tablo manghilaron
por esprimi esperon de rekunigho.
Tiunokte oni kutimas
manghi ghjaozi-ojn. Oni pretigas ilin antau la noktomezo kaj manghas ilin
post nulhoro. Ofte oni enmetas en unu ghjaozi-on moneron. Kiu hazarde akiras
tiun ghjaozi-on, oni gratulas tiun, ke li richighos baldau. Krome oni enmetis
ankau bombonon kaj gratulas tiun, kiu akiris tiun ghjaozi-on, ke li havos
dolchan vivon en la nova jaro.
Tiunokte oni maldormas
kaj gaje babilas ghis profunda nokto. Post noktomezo oni eksplodigas petardojn
en esprimo forpeli chiujn malsanojn kaj malfelichojn.
Frumatene
de la nova jaro oni salutas unu alian. Post ellitigho familianoj de junaj generacioj
salutas grandaghulojn en la hejmo kaj deziras al ili bonan sanon kaj longan vivon.
Salutate, la grandaghuloj devas donaci al ili monon. Oni povas donaci monon en
antaunokto. Kiam infanoj endormighas, oni shovas monon sub ilian kapkusenon. En
la sekvanta frumateno, kiam la infanoj vekighas, ili unue etendas manon sub la
kusenon por serchi mondonacon.
Post saluto en la
hejmo oni eliras por saluti najbarojn, amikojn kaj parencojn.
Antau
multe da jaroj altrangaj personoj intersalutis per vizitkarto. Ili ne havis tempon
por viziti chiujn konatojn, ili do sendis sian serviston por anstataue saluti.
La servisto prezentis al la vizitato filigranan slipon kun desegno de umefloro
en longo de 3 coloj kaj largho de 2 coloj, sur kiu la mastro skribis la nomon
kaj adreson de la vizitato kaj salutvortojn. Tio estis rudimento de novjara salutkarto.
Nuntempe oni sendas novjaran intersaluton per pli multaj manieroj, ekzemple telegrafado,
telefonado kaj retposhtado k.a.
La festa atmosfero
dauras 15 tagojn. En tiu duonmonato oni havas multajn distrajhojn, kiaj vizito
al foiro, aprecado de lanterna montrado kaj draka dancado kaj flugigo de kajto.