Je
kokerikado Wang Laoyao ellitighis kaj ekzamenis la rizplantidojn, pajlofaskon
kaj alumeton bezonatajn por ceremonio de komenco de priklado. La ceremonio ne
estas komplika, sed Wang Laoyao rigardis ghin sankta. Ghi okazas en la 20-a de
aprilo. En tiu tago chiuj vilaghanoj devas preni manghajhon el glua rizo kaj buchi
anason por oferi al la prapatroj. Wang Laoyao devis prezidi la ceremonion antau
la tagigho, kaj nur post la inauguro la tuta vilagho povis komenci prikladon.
Inauguranto
povas esti nur honesta grandaghulo ghuanta respekton de la vilaghanoj. Laudire
prapatro de Wang Laoyao estis la unua loghanto en la vilagho, tial la vilaghanoj
petis Wang Laoyao prezidi la ceremonion.
En
frua mateno, Wang Laoyao bruligis la pajlofaskon. Pli kaj pli ardighis la flamo
kaj li alte tenis la faskon super la kapo kaj profunde riverencis en la direkto
de levigho de la suno por danki la sunon, ke ghi kreskigas chion en la universo,
kaj petis richan rikolton kaj solene plantis 3 rizplantidojn.
La
vilagho Jiaweng situas sur monto nubon skrapanta. La vilaghanoj faris la montodeklivojn
shtuparaj kampoj en malgrandaj pecoj. Sur malgrandaj parceloj bovoj ne povas labori
kaj la vilaghanoj plugas la kampojn per homa forto.
La
vilaghanoj kondukas akvon en la kampojn per ligna au bambusa tubaro. Oni fendas
bambusojn, forigas la disigajn septojn kaj kunligas ilin unu al alia che la ekstremo.
La bambusa akvokonduka sistemo estis kolektive konstruita de la vilaghanoj. Akvo
estas kondukita sur la montosupron kaj fluas de supre malsupren por irigacii chiujn
parcelojn. Neniam okazis konflikto pro uzo de akvo.
Post
la ceremonio de komenco de priklado estas sezono de intensa kamplaboro. Dum 4
monatoj estas malpermesite ludi Lusheng (bambua blovmuzikilo), char oni
kredas, ke muziko de Lusheng forlogos la dion de greno kaj sekve malbone
kreskos la plantajhoj. Por ke la dio de greno bone flegu la kampojn, oni malpermesas
ludon de Lusheng ghis la tago de gustumo de novaj rikoltajhoj en autuno.
Glua
rizo estas nemankigebla en la kulto, nupto kaj festo de la vilaghanoj. Sed ghia
produktokvanto estas malgranda, kaj nun oni anstatauigas ghin per hibrida rizo
de bona kvalito. Nun la vilaghanoj kulturas malmulte da glua rizo nur por bezono
en kultado au festo. Sed ili konservas la tradician manieron de falchado. Ili
falchas gluan rizon spiko post spiko. Ili faras garbojn chiu el 3 centoj da spikoj,
sumumas ilin, drashas ilin per tretado kaj sensheligas ilin en pistujo. Laudire
tiun manieron uzis kamparanoj en Shiga-gubernio de Japanio antau 40-50 jaroj.
Post
priklado la vilaghanoj bredas karpojn en la kampoj. Kiam maturighas la rizo, elkreskas
ankau karpoj. La vilaghanoj peklas au bakas fishojn. Peklita fisho estas grava
plado por regali gastojn. Oni bakas fishojn post rikolto de rizo. La vilaghanoj
trapikas per pintigita ligna stango fishon de la kapo ghis la vosto kaj bakas
ghin sur fajro. Ili havas pli ol 40 specojn da spicoj por kuiri fishon.
Tago
de gustumo de novaj rikoltajhoj estas tre grava festo de la vilagho antau autuna
rikolto, nur malpli grava ol la novjara festo. Ghi estas la 15-a tago de la sepa
monato lau la china luna kalendaro, chirkau duonmonaton antau rikoltado. Gejunuloj
estas plej ghojaj, char ili povas denove ludi Lusheng.
Post
matenmangho en tiu tago, chiuj familioj plukas 6 nematurajn spikojn de rizo, ke
knabo portu ilin hejmen per bambua stango. Oni metas la spikojn sur rizon por
kune kuiri ilin. Poste oni oferas al la prapatroj la rizon, kuiritan fishon, anason
kaj rizvinon. Familiestro prezidas la kultadon. Kiam chiuj familianoj sidighas
chirkau la tablon, la familiestro diras: "Maturighas la greno, kaj la parapatroj
venu ghui la novan rikoltajhon kaj benu nin je bona rikolto."
Vespere
de la tago chiuj vilaghanoj, sen distingi aghon kaj sekson, sin vestas per festaj
kostumoj kaj venas al la placo en la centro de la vilagho por amuzado. La amuzado
komencighas per ceremonio de repermeso de ludo de Lusheng. Tiu momento estas la
plej bona shanco por gejunuloj esprimi sian amon. La junuloj ludas Lusheng
silentantan dum 4 monatoj, la knabinoj sin ornamas per arghentaj diademoj kaj
ghoje dancas chirkau la bivako lau la takto de la muziko, ke la maljunuloj trinkas
rizvinon dividante kun la gejunuloj la felichon de richa rikolto.