Enluliliga
ceremonio de ujguroj okazas en la 40-a tago post la naskigho de la bebo.
En
la unuaj 40 tagoj post la naskigho la bebo estas mamnutrata che la patrino. 40
tagojn post la naskigho ghi devas esti transmetita en lulilon por daura mamnutrado
de 1 au 2 jaroj. Por bebo de ujguroj lulilo estas dua sino de la patrino. Che
la enluliliga ceremonio ujguroj deziras felichon al la bebo kaj resanighon al
la akushintino.
En la 40-a tago post la naskigho
de la bebo parencoj kaj amikoj venas gratuli ghin. Krome oni devas inviti 40 geknabojn
kiel honorajn gastojn kaj pretigi pelvon da varmeta akvo, 40 lignajn kuleretojn,
40 elehavajn flanojn kaj siropon. La 40 geknaboj staras en vico kaj akiras po
unu kulereton. Oni senvestigas la bebon kaj metas ghin en la pelvon. La geknaboj
cherpas per la kulereto akvon kaj vershas ghin sur la bebon, vokas ghian nomon
kaj diras bondeziron, ekzemple "rapide elkresku", "estu honestulo", "estu klerulo",
"estu kuraghulo", "estu obeema al la gepatroj", "estu ghentilulo" k.s. Post tio
la geknaboj ricevas po unu flanon shmiritan per la siropo kaj bombonojn. Krome
oni devas peti barbiron fortondi la kapharojn de la bebo. Post tio oni vestas
ghin per novaj vestoj kaj metas ghin en la lulilon.
Kutime
ujguraj virinoj akushas en la hejmo de sia patrino, sekve en la 40-a tago post
la naskigho de la bebo familianoj de la edzo devas revenigi la edzinon kaj la
bebon. Ili petas akompanon de bonaj amikinoj kaj faras donacon al la familio de
la edzino por esprimi dankon al shiaj gepatroj. La edzo povas iri viziti la bebon
kaj la edzinon post shia akusho. Antaue la geavoj vidis sian nepon 40 tagojn post
ghia naskigho. Sed nun shanghighis la kutimo kaj la geavoj povas vidi la nepon
pli frue.