La
vestoj de Deang-nacio havas fortan nacian karakteron. La viroj portas bluan kaj
nigran jakon kun larghaj brustumoj kaj lozan kurtan pantalonon. Ili volvas sian
kapon per nigra-blanka turbano, kaj che ambau ekstremoj de la turbano estas koloraj
lanugaj globetoj. La virinoj portas nigre bluan au nigran kurtan jakon butonumatan
en la mezo kaj longan jupon. Ili kovras sian kapon per nigra tolo. Ilia jako estas
borderita che ambau flankoj per rugha tolo kaj la 4-5 paroj da butonoj estas faritaj
el arghento. La jupo surhavas kolorajn transversajn striojn. Gejunuloj shatas
sin ornami per arghentaj kolringo kaj orelpendajhoj.
La
plej okulfrapa sur la vestoj de Deang-nacianoj estas ringforma zono. Kiam knabinoj
maturighas, ili ekportas che la talio kelke au ech dekojn da zonoj el liano au
zonoj kun antaua duono el liano kaj posta duono el arghenta spiralo. La lianaj
zonoj havas diversajn kalibrojn kaj estas rughe, nigre kaj verde farbitaj. Iuj
shatas gravuri desegnojn sur la zonoj au tegi ilin per arghenta au aluminia folio.
Tiu kutimo estis heredita de prapatroj de la nacio.
Estas
mito: Prauloj de la nacio naskighis en kalabaso. Kiam ili eliris, chiuj viroj
havis la saman aspekton, dum la virinoj flugadis senorde. La dio donis al la virojn
malsamajn aspektojn. Por chesigi la flugadon de la virinoj, la viroj faris el
liano ringojn kaj per ili senmovigis la virinojn. La virinoj ne povis flugi plu
kaj vole nevole vivis kune kun la viroj. Shajne la nunaj zonoj estis postsigno
de la mito. Nun la zonoj farighis gravaj ornamajhoj. La nacianoj opinias, ke ju
pli multajn zonojn la knabino portas, des pli sagha kaj kapabla shi estas. Tial
la virinoj shatas porti kiel eble plej multajn zonojn. La enamighintaj frauloj
faras delikatajn lianajn zonojn kun fajnaj desegnoj de bestoj kaj floroj por donaci
al sia amatino.
La lanugaj globetoj sur la vestoj
de Deang-anoj estas freshkoloraj kaj gustoplenaj. Ili kiel ornamajhoj trovighas
che ambau ekstremoj de la turbanoj de la viroj, antau la brusto, che la basko
de la vestoj de virinoj kaj sur ilia kolringo, sur la orelpendajhoj kaj sur la
mantukoj de gejunuloj.
Rilata materialo: Deang-nacio