En
Chinio la tibeta, mongola, kazaha kaj kirgiza nacioj vivas nomade kaj bezonas
facile transporteblan loghejon pro ofta transloghigho. Tia loghejo sur la herbejoj
estas jurto kaj tendo.
Mongola jurto havas formon
de kupolo. Ghia muro estas farita el latlatiso kaj la ombrelforma tegmento estas
kovrita per felto kaj fiksita de shnuroj. En la mezo de la tegmento estas luko
por enlasi lumon kaj aeron. La ekstera flanko de la muro estas tegita per blanka
shaflana felto. La mongola jurto estas subtenata de dek au kelkaj apogiloj. Trovighas
jurtoj movebla, fiksa kaj tiu kun tegmento en formo de renversita V.
La
movebla jurto estas tegita per shaflana felto. Ghiaj strukturo, formo, grandeco
kaj interna aspekto estas similaj al tiuj de fiksa jurto. La sola malsameco estas
tio, ke ghiaj internaj apogiloj ne estas fiksaj, la interna dekoracio estas simpla,
kaj la planko estas kovrita per feloj de bovo au shafo au felto, sed ne tapisho.
Tial tia jurto estas facile starigebla kaj malmuntebla.
Ankau
la fiksa mongola jurto estas kovrita per felto. Parto de la nacianoj shatas tegi
la tegmenton unue per pajlo kaj poste per felto. La jurto estas fiksita per shnuro
el bovharoj. La bazo de la muro de fiksa jurto estas enterigita kaj la chirkaua
tero devas esti firme ramita. La jurto estas chirkauita per latbarilo. En la jurto
oni kovras la plankon per tapisho kaj la muro estis ornamita per desegnoj. En
la jurto estas lito.
Kazahaj pashtistoj loghas
en facila kaj simpla jurto en printempo, somero kaj autuno. En vintro ili loghas
en tera au ligna kabano.
La kazaha jurto havas
arkan tegmenton kaj kurbajn apogilojn che la muro. Inter la apogiloj kaj felto
oni shtopas per herbaj matoj. La interno de la jurto dividighas en loghejon kaj
tenejon. La planko estas kovirta per tapisho au felto. Tuj sub la luko estas fajrujo.
En la logheja parto estas ligna lito speciale por grandaghulo kaj neniu alia rajtas
sidi au kushi sur ghi. Ofte antau la lito oni pendigas kurtenon, kiun ankau gasto
absolute ne devas tushi.
La tibet-naciaj pashtistoj
sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho loghas en tendo. Kutime ili havas logh- kaj
plezur-tendojn. La logh-tendo estas nigra, el bovharoj. Ghi estas subtenata de
kelke da apogiloj, kaj kelkaj bovharaj shnuroj firme fiksas ghin sur kojnojn firme
enbatitajn en teron. La bovhara tegmento estas imuna kontrau pluvo kaj negho.
Meze en la tendo estas forno. Antaue oni kuiris sur fajrujo kaj nun oni uzas feran
fornon kaj fumtubo elstaras el la luko. Chirkaue sub la muro estas stako da grensakoj
kaj chiutagaj bezonajhoj. Kontrau la pordo estas budhostatua nicho kaj murtapisho
kun bildo de budho. Ambauflanke sternighas felo de shafo au bovo au shaflana felto.
Sur la felto estas lana tapisho. Tibet-nacio cedas dekstran lokon al honora gasto
por lia sidado kaj dormado.
Plezur-tendo estas uzata
en somera familia ekskurso. Tia tendo estas freshkolora kaj bele desegnita. La
desegnoj rilatas shatojn de la mastro kaj religion. Antaue nur nobeloj kaj altrangaj
lamaoj havis tian tendon. Nun bonhavaj familioj havas tian tendon por sin amuzi
en la chevalkonkurso fojon en jaro. Oni faras la tendon lau sia shato. La diversaj
tendoj de nova formo, distingigha arangho kaj majstra tajlorado montras estetikon
de Tibet-nacianoj kaj ilian amon al la naturo.
Krome
en la nordoriento de Chinio vivas orochenoj kaj evenkoj, kiuj sin vivtenas per
chasado kaj sekve loghas en facile portebla tendo. Tia tendo altas 3 metrojn kaj
diametras iom malpli ol 4 metroj. La konusforma tendo estas starigita per 25-30
branchoj de lariko. En somero ili tegas la tendon per betula shelo kaj en vintro
per cerva felo. Ili transloghighas sekvante la migradon de bestoj. En somero kaj
autuno ili loghas ne pli ol 10 tagojn en unu loko kaj en vintro iom longe. Kiam
oni transloghighas, la viroj ekiras pli frue por starigi framon de tendo en nova
loko kaj la virinoj transportas havajhojn per rangiferoj.