Tetrinkejoj de Sichuan

de CHEN JIN

 

    En Sichuan-provinco estas multaj tetrinkejoj kaj chiu tablo en la tetrinkejoj povas esti granda mondo.

    Sichuan en la sudokcidenta parto de Chinio estas loko plej frue produktanta kaj ghuanta teon, kaj tetrinkado konsistigas la gravan parton de la vivo de la popolo. Parenco de mia kolego estas tetrinkemulo kaj vizitas tetrinkejon chiutage. En la "Kultura Revolucio" tetrinkejoj estis fermitaj kaj li tiel chagrenighis, ke li tute perdis la energion kaj inertighis tago post tago. Post la "Kultura Revolucio" la tetrinkejoj estis restarigitaj kaj li sentis sin amnestiita kaj dronis en tetrinkejo por sin malstrechi. Nemalmultaj estas tiaj homoj en Sichuan.

Procedo de tetrinkado

    Tetrinkado en Sichuan havas regulan procedon kaj specialan tason kun kovrilo kaj subtaso. Trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason kun varmega teo. La kovrilo povas konserevi varmon kaj bonodoron de la teo. Krome oni kirlas la teon per la kovrilo. Oni suchas teon el la fendeto inter la taso kaj kovrilo. Estas ege agrable trinki teon fumante au ludante kartojn.

    Antau longa tempo por establi tetrinkejon oni bezonis nur meti kelke da tabloj kaj benkoj che strato. Oni aldonis al chiu tablo kvar benkojn kaj la klientoj estis plebanoj kaj neniu mandareno vizitis tian tetrinkejon. Poste oni ekipis tetrinkejojn per malaltaj tabloj kaj kushseghoj kaj pli poste per malaltaj lignaj tabloj kaj bambuaj foteloj, char chie en Sichuan kreskas bambuo. En la tetrinkejoj de okcidenta Sichuan oni uzas kushseghojn same altajn kiel la tabloj. La seghoj estas tre komfortaj. Pro longa uzado la seghoj ricevis brunan koloron.

"Akrobatajho" de kelneroj

    En la tetrinkejoj laboras kelneroj lertaj kiel akrobatoj. Tuj kiam klientoj enpashas en la tetrinkejon, kelnero laute kaj entuzisme salutas ilin, vishas la tablon kaj seghojn kaj sidigas ilin lau iliaj aghoj kaj rangoj. Kiam la klientoj konkure pagas, la kelnero klare scias, kies pagon li devas elekti. Multaj tetrinkejoj ghuas famon pro siaj bonaj kelneroj.

    En iu tetrinkejo en la Popola Parko mi vidis servadon de kelnero Wu, kiu jhus revenis de Australio post prezentado. Li tenis per unu mano rebrilantan kupran kruchon kaj stakon da tasoj en la alia mano. En palpebrumo li jam dismetis la subtasojn sur la tabloj, precize antau la gastoj. Tuj poste li surmetis sur ilin tasojn kun tefolioj. Lauvice li levis la kovrilon de tasoj per la maldekstra mano kaj fulmrapide vershis akvon en ilin per la alia mano, lasante neniun guton da akvo eksteren. La tasoj estis plenigitaj de teo, sed neniu guto falis ekster la tasoj. La tuta servo estis plenumita en minutoj kaj la gastoj tre ghuis la "akrobatajhon" de la kelnero.

Kalejdoskopaj scenoj en la tetrinkejoj

    Sichuan-anoj estas babilemaj, humuraj, gajaj kaj shercemaj. Ili tre shatas viziti tetrinkejon. Tie ili povas gaje babili kun konatoj kaj nekonatoj. Ili babilas pri la antikva tempo, la reala socio kaj la eksterlando, pri anekdotoj, absurdajhoj, onidiroj kaj ech merkataj informoj.

    Iuj komercistaj rondoj havas sian kutiman tetrinkejon. Ekzemple komercistoj pri orkideoj renkontighas en la tetrinkejo "Orkideo" kaj tiuj pri dorlotbestoj vizitas nur la tetrinkejon "Kato kaj Hundo". Trovighas ech tetrinkejoj rilataj al negoco de metalajhoj, elektraj ekipajhoj, chiutagaj necesajhoj au kemiajhoj! En iuj tetrinkejoj la muroj estas plene kovritaj de abundo da reklamaj folioj kaj tarifoj kaj audighas lauta marchando. Lau seriozaj mienoj de homoj kaj ilia varma marchando oni facile rimarkas humurecon en la seriozeco, honestecon en la ruzeco kaj ankau la grandanimecon kaj praktikemon de la popolo de Sichuan.

    En la tetrinkejoj navedas kolportistoj vendantaj melonsemojn, fabojn, kuketojn, medikamentojn, jhurnalojn, merceron k.a. Tie la klientoj povas ghui ankau servon de masagho, ciradon de ledshuoj, piedflegadon (chi tie la piedflegado estas chefe kuraco de iaj piedaj malsanoj), hartondon ktp. La plej interesa servo estas orelpurigado. La orelpurigistoj zumigas gigantan feran pinchilon por altiri atenton de klientoj. Ili havas kompleton da instrumentoj por la profesio. Ili delikate fosetas, skrapetas kaj purigas en la orelkavajhon de la klientoj. Fakte la klientoj ne bezonas la tiel nomatan purigadon, sed volas ghui la agrablan senton dum la servado iom tikla.

    Popolaj artistoj povas trovi siajn spektantojn en la tetrinkejoj. Ili prezentas muzikon, kantadon, drameton au aliajn distrajhojn. Per tio la tetrinkejoj altiras pli multe da klientoj.

    En iu tetrinkejo oni povas ghui rakontadon kaj la kutimaj gastoj havas sian kutiman sidlokon. La rakontisto rakontas kun diversaj gestoj de la manoj, dum la auskultantoj absorbite auskultas montrante grandan kontenton. Sed ofte oni trovas dormetantojn en seghoj. Por ili la cheesto estas pli grava ol auskultado.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16